József Kassai [jOĵef kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai József estis hungara lingvisto, katolika pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1832).

József Kassai
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1767 (1767-03-15)
en Bodrogkisfalud
Morto 15-an de marto 1842 (1842-03-15) (75-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvisto • katolika sacerdoto • dictionary author
vdr

József Kassai [1] naskiĝis la 15-an de marto 1767 en Bodrogkisfalud. Li mortis la 15-an de marto 1842 en Pécs.

Biografio redakti

József Kassai frekventis lernejojn en diversaj urboj, poste universitaton en Pest (urbo) inter 1786-1790. Li pastriĝis fine de la lernado en 1790. Li estis pastro en Tarcal (1791–1794), poste en Szerencs ĝis 1824. Poste li emeritiĝis kaj vivis ĉe grafa familio en Noszvaj, kie li okupiĝis pri lingvoj. En 1827 episkopo de Pécs invitis lin por daŭrigi la hungaran etimologion.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyar nyelv-tanító könyv, mely a magyar beszédnek, és írásnak szabásait meg-ítélve, gáncsolva és megválasztva adja elé, (1817) - temas pri lernolibro pri hungara gramatiko
  • Származtató, ’s gyökerésző magyar-diák szó-könyv, a mely a magyar szókat gyökeröknél foga nyelvtanítólag, s itéletesen adja elé, (1833–1838) - temas pri hungara etimologio en hungara-latina vortaro

Fontoj redakti