József Keöd
József Keöd [jOĵef keod], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keöd_József estis hungara aktoro, ŝipestro, vitisto. Lia malofta prenita familia nomo estis Füredi, lia pli ofta pseŭdonimo estis Dr. Balaton.
József Keöd | |
---|---|
József Keöd | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1839 en Balatonfüred |
Morto | 22-an de novembro 1897 (57-jaraĝa) en Balatonfüred |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ŝipestro • aktoro • teknika dokumentisto |
József Keöd[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1839 en Balatonfüred, li mortis la 22-an de novembro 1897 en Balatonfüred.
Biografio redakti
József Keöd maturiĝis en piarista gimnazio en Veszprém (urbo). En 1860 li aliĝis al migra teatra kompanio de György Molnár en sia naskiĝloko. Inter 1863–1867 li estis membro de alia migra kompanio de Károly Szuper. En 1868 en Balatonkisszőllős li estis vilaĝa notario, sed li lernis germane kaj studis el libroj la maristan profesion. En 1872 li akiris ŝipestran licencon, poste li estis ŝipestro sur Danubo, Tiso, Dravo, Sava (rivero) kaj Balatono (1879-1887). Dum la balatona periodo li estis ankaŭ vinisto, liaj vinoj estis premiitaj.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Ede Szigligeti: A cigány - vicjuĝisto
- József Gaál: Peleskei nótárius - vicjuĝisto
- István Balog (aktoro): Ludas Matyi – slovaka vendisto
Liaj kontribuoj (elekto) redakti
- A nemtő diadala (teatraĵo, 1866)
- Gyakorlati hajógőzgéptan és kazánisme (studo pri vaporŝipo, 1870)
- A színfalak titkai. Leleplezések a vidéki szinészet ügyében. (teatraj rememoroj, 1876)
- Népszerű szőlőmívelés és borkezelés (studo pri vitoj kaj vinoj, 1880)
- A gőzkazánrobbanások okai. Az erőműtani hőelmélet alapján (studo pri vapormaŝino, 1885)
Memorigiloj redakti
- strato en Balatonfüred