József Miskey
József Miskey [jOĵef miŝkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miskey József estis hungara aktoro, teatrestro.
József Miskey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Miskey József |
Naskiĝo | la 30-an de aŭgusto 1882 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 30-an de julio 1948 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
József Miskey [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1882 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de julio 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Miskey akiris diplomon en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth en 1907, poste li debutis en Kassa. Liaj pli gravaj sekvaj teatraj stacioj estis Miskolc, Nagyvárad, Sopron, Szombathely. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li estis militkaptito en Turkestano inter 1915-1923. Hejmenveninta li havis rolojn unue en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto. En 1935 li fondis teatron, kiun li mem gvidis ĝis 1939. Li aliĝis al trupoj de Teatro Belvárosi (1940), Nacia Teatro (Szeged) (1942), post la 2-a mondmilito al pluraj aliaj teatroj. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare: Hamleto - Polonius
- Ibsen: Vadkacsa - Werle
- Knoblauch: A faun - Maurice Morris
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Beáta és az ördög (1940) – ĉefkelnero
- Lelki klinika (1941) - policano