József Nagy (misiisto)

misiisto

József Nagy [jOĵef nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy József estis hungara elektroinĝeniero, monaĥo, misiisto, profesoro.

József Nagy naskiĝis la 20-an de oktobro 1908 en Nagyvarsány, li mortis la 16-an de februaro 1990 en Japanio en Mijazaki (urbo).

Biografio redakti

József Nagy akiris inĝenieran diplomon, poste li laboris en Budapeŝto. Li konatiĝis pri la monaĥa movado, poste li aliĝis en Péliföldszentkereszt al Salesianoj de Don Bosco. Li instruis elektroteknikon en la salesiana lernejo en Budapeŝto, krome en Rákospalota li interesiĝis pri la presado. La japanaj salesianoj petis fakulojn pri presado, tial József Nagy estis sendita al Japanio, kie li instruis presadon inter 1937 kaj 1967. Dum instruado li akiris 3 pliajn diplomojn. En 1957 li estis nomumita universitata profesoro. Li partoprenis en evoluo de diversaj literoj en la prestekniko. Li partoprenis ankaŭ en inventado de stereo bildkarto kaj li apartenis al evoluistoj de radioaparatoj. En 1967 li vizitis ĉiujn salesianajn institutojn en la mondo. Ekde la sekva jaro li estis lerneja bibliotekisto kaj sakrestiisto. Pri la tekniko li okupiĝis ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • la unua japana presada faklibro (1952)

Fontoj redakti