József Orient [jOĵef], aŭ Joseph Orient, laŭ hungarlingve kutima nomordo Orient József estis hungarlandana pentristo, pejzaĝisto, altlerneja instruisto. Pri la nacieco mankas informo, sed eble li estis germano.

József Orient
Persona informo
Naskonomo Joseph Orient aŭ Urindt
Naskiĝo la  27-an de aprilo 1677(nun 1677-04-27)
en Hungario Feketeváros (Hungara reĝlando)
Morto 17-an de marto 1747 (1747-03-17)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • instruisto
vdr
Montara pejzaĝo pentrita de Orient

József Orient [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1677 en Feketeváros (Hungara reĝlando, nuntempa Purbach am Neusiedler See en Austrio), li mortis la 17-an de marto 1747 en Vieno (Habsburga Imperio).

Biografio redakti

József Orient studis en Akademio de Belartoj de Vieno. Lia ĉefinstruisto estis Anton Faistenberger. Post siaj studoj li pentradis en Vieno aŭ Hungarlando, nur en 1733 li studvojaĝis al Germanio kaj fondis pentristajn lernejojn en Sachsen kaj Frankfurto ĉe Majno. En 1703 li edziĝis, en la sekva jaro li estis nomumita subrektoro de la menciita akademio. Li pentradis ankaŭ ĝenrojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Hegyvidéki fogadó
  • vidu la bildojn en tiu ĉi paĝo!

Elektitaj disĉiploj redakti

  • Franz de Paula Ferg

Fontoj redakti