József P. Lengyel

rumanuja hungara verkisto kaj radioraportisto

P. LENGYEL József [lendjel], familinomo Polacsek (naskiĝis la 15-an de septembro 1938 en Bukareŝto, mortis la 23-an de majo 1989 en Kluĵo) estis rumanuja hungara verkisto kaj radioraportisto.

József P. Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1938 (1938-09-15)
en Bukareŝto
Morto 23-an de majo 1989 (1989-05-23) (50-jaraĝa)
en Kluĵo
Alma mater Liceul Brassai • Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo verkisto • raportisto • Literatura tradukistoĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

József P. Lengyel de sia dujara aĝo vivis en Koloĵvaro. Li finis la Liceon Brassai Sámuel en Kluĵo (1954), poste du jarojn li laboris kiel maŝinmuntista helplaboristo. La fakon pri biologio-geografio li finis en la Universitato Babeş-Bolyai (1960). Inter 1960-1966 li instruis en Ditrău, poste li iĝis raportisto de la hungara elsendo de radio de Kluĵo kaj de 1985 interna kunlaboranto de la literatura semajngazeto Utunk.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Kígyóút (noveloj, 1969);
  • Pléhszamár (radioteatraĵo) (1971);
  • Lábasház (romano, Kv. 1974);
  • Boldogasszony papucsa (romano, Kv. 1978);
  • Meztelen pillanat (noveloj, Kv. 1981);
  • A part (romano, 1982);
  • Bagolyvár (Aventurromano por dekaĝuloj kaj al siaj senaĝaj amikoj. Kun desegnoj de Árkossy István, 1984);
  • Kajakos a családom (romano, 1985);
  • Fellegvár (romano, 1988).

Fontoj redakti