József Ribáry [jOĵef ribAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ribáry József estis hungara oficisto, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis ribári.

József Ribáry
József Ribáry
József Ribáry
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1825 (1825-01-25)
en Buda
Morto 21-an de majo 1901 (1901-05-21) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo poeto
vdr

József Ribáry[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1825 en Buda, li mortis la 21-an de majo 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Ribáry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1846. Post la diplomo li havis juran postenon en Buda, post kelkaj jaroj en Pest (urbo). En 1849 li laboris en la ministerio pri eksteraj aferoj, pli poste en pluraj provincaj urboj. Inter 1867 kaj 1890 li laboris en la ministerio pri internaj aferoj, poste li pensiuliĝis, tamen ekde 1890 ĝis sia morto li estis senatano. En 1869 kaj 1872 li studvojaĝis en Eŭropo. Ekde 1872 li ankaŭ gvidis la aktoran asocion, li strebis tre multe por evoluo de la provinca teatra vivo. Li ricevis de premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zsenge mutatványok (1839, poemoj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti