József Sákovics
József Sákovics [jOĵef ŝAkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sákovics József estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Lia familia nomvarianto estis Szecsődi [seĉOdi], lia edzino estis Lídia Sákovicsné Dömölky.
József Sákovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1927 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de januaro 2009 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lídia Sákovicsné Dömölky |
Okupo | |
Okupo | skermanto • sporta trejnisto • aŭtomobila maŝinisto |
József Sákovics[1] naskiĝis la 26-an de julio 1927 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de januaro 2009 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Sákovics maturiĝis en gimnazio en 1945, dum li jam skermis 3 jarojn. Li estis hungara ĉampiono dekfoje inter 1947-1960. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1952 kaj Somera Olimpiko 1956 kun 6 arĝenta kaj bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1953, 1959). Li akiris ĵurnalistan licencon en 1962, trejnistan diplomon en 1965 en la Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li estis trejnisto ankaŭ en Hispanio, sed civile li laboris en gimnastika instituto ekde 1972. Li ricevis premiojn inter 1949-1996.
Lia libro redakti
- A budapesti vívó-világbajnokság (1976)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio