József Sós

hungara kuracisto

József Sós [jOĵef ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sós József estis hungara kuracisto, fiziologo, dietisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1961). Lia origina nomo estis Soós József.

József Sós [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1906 en Orosháza. Li mortis la 4-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Sós frekventis mezlernejon en Szeged, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato István Tisza en 1932. Li komencis kuracadi en sia naskiĝurbo. En 1936 li ricevis postenon en la universitata instituto en Pécs, kie li ankaŭ ekinstruis en 1940 kiel privata profesoro. En 1941 li ricevis taskon en tutlanda instituto. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en la ministerio. En 1948 li profesoriĝis en Medicina Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro en 1950, rektoro en 1964. En 1953 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri la nutrado-dieto. Li ricevis premion Kossuth en 1959, memormedalon en 1972.

Verkaro (elekto) redakti

  • A gyakorló orvos laboratóriuma (1941, ĝis 1968 koje eldonita)
  • Kórélettan (1949)
  • A rosszindulatú daganatok megelőzése (1952)
  • Táplálkozás, egészség, betegség (1965)
  • A táplálkozás művészete (1970)

Fontoj redakti