József Scherer [jOĵef ŝerer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherer József estis hungara fasonisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2012).

József Scherer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1947 (1947-07-14)
en Kölesd
Morto 2-an de majo 2020 (2020-05-02) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Secondary School of Visual Arts • Arta Universitato Moholy-Nagy • Tokia Universitato de la Artoj
Okupo
Okupo dezajnisto • universitata instruisto
vdr

József Scherer[1] naskiĝis la 14-an de julio 1947 en Kölesd, li mortis la 2-an de majo 2020 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Scherer maturiĝis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1965, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1970. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas, Aladár Németh kaj Pál Gerzson. Post la diplomo li estis privata artisto, li faris precipe ĝustajn aperojn de diversaj firmaoj. Intertempe li plustudis en la altlerneja instituto (1973-1975), inter 1976-1977 en arta universitato en Tokio helpe de stipendio. Ekde 1977 li instruis en la altlernejo (jam altrangigita universitato), ekde 1985 en ties instituto. Inter 1990-2000 li estis institutestro, inter 1996-2000 vicrektoro. En 1997 li akiris sciencan gradon DLA kaj en la sama jaro habilitiĝo okazis. En 2017 li ricevis statuson emerita profesoro. Li ricevis premiojn inter 1977-1997 kaj profesoran stipendion inter 1998-2002. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti

  • Szekszárd (1985, 2016)
  • Budapeŝto (1998, 2000, 2010, 2017)

Elektitaj libroj redakti

  • 10 éves az Alapképzés (1993)
  • Design Felső Fokon (2004)
  • életmű-katalógus (2011)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Past, present and future of Hungarian design (1995)
  • 100 év formatan: forma a természetben, a tervezésben és a művészetben: a formatan oktatásának története a Magyar Iparművészeti Főiskolán (1999)
  • 5 év járműtervezés a DaimlerChrysler támogatásával (2008)
  • A magyar buszgyártás aranykora (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti