József Széll (departementestro)

József Széll [jOĵef sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Széll József Antal estis hungara departementa oficisto, parlamenta deputito, bienulo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis dukai kaj szentgyörgyvölgyi [sentdjordjvoldji], liaj ambaŭ filoj estis Kálmán Széll kaj Ignác Széll.

József Széll
József Széll
József Széll
Persona informo
Naskonomo Széll József Antal
Naskiĝo 11-an de majo 1801 (1801-05-11)
en Bucsu
Morto 6-an de aprilo 1871 (1871-04-06) (69-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Kálmán SzéllIgnác Széll
Okupo
Okupo politikisto
vdr

József Széll[1] naskiĝis la 11-an de majo 1801 en Bucsu, li mortis la 6-an de aprilo 1871 en Szombathely.

Biografio redakti

József Széll akiris diplomon en Jura Akademio (Győr). Inter 1842-1848 li estis subdepartementestro de Vas (historia departemento), ekde 1844 ankaŭ parlamentano. Dum la hungara revolucio de 1848 li denove estis elektita parlamentano, sed en la sekva jaro li jam ne apogis tiun parlamenton. Ekde 1850 dum la politika subpremado li forlasis la politikon kaj li okupiĝis nur pri la familia bieno. Tamen li havis amikan rilaton kun Ferenc Deák. En 1861 la politiko mildiĝis (ne estis diktatora), li denove estis subdepartementestro, inter 1865-1867 denove parlamentano, de 1867 ĝismorte li estis departementestro. Li edziĝis en 1842 en Rábahídvég, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1843-1851.

Fontoj redakti

Referencoj redakti