József Szabó (katolika episkopo)

József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó József estis hungara katolika pastro, episkopo, teologo, kanoniko, prelato, abato, profesoro.

József Szabó [1] naskiĝis la 17-an de marto 1805 en Mezőkomárom. Li mortis la 27-an de aprilo 1884 en Esztergom.

Biografio redakti

József Szabó frekventis mezlernejon en Veszprém (urbo), ekde 1823 li plulernis en Esztergom, Nagyszombat, fine en Vieno. Li pastriĝis en 1830. Li komence estis vicpastro en Marcali, poste en diversaj vilaĝoj. Inter 1841 kaj 1854 li instruis teologion en Nagyszombat. Li estis nomumita titulara kanoniko en Esztergom en 1854, (vera) kanoniko post 4 jaroj, prelato en 1859, en la sekva jaro titulara abato. En 1860 li ricevis ordenon. Inter 1862-1866 li estis rektoro en pastra lernejo de Pest (urbo). Li estis elektita episkopo en 1868, post 2 jaroj li iĝis preposto, en 1874 kanoniko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Oratio academica, ... (1850)
  • Az ó- és ujszövetségi szentírás kétszáz képpel (1851)
  • Egyházi beszéd sz. István első apostoli magyar király ünnepén Budán (1863)

Fontoj redakti