József Szabó (luterana episkopo)

József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó József estis hungara luterana pastro, episkopo.

József Szabó [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1902 en Alsómesteri. Li mortis la 17-an de oktobro 1986 en Győr.

Biografio redakti

József Szabó frekventis bazlernejon en sia naskiĝvilaĝo, poste gimnazion kaj luteranan altlernejon en Sopron, fine li pastriĝis en Szombathely. Li komencis sian eklezian karieron en Győr, kie komence li estis vicpastro, poste instruisto. Li plulernis ankaŭ en Anglio. Post jaroj li okupiĝis ankaŭ pri luteranaj gazetoj. Li estis elektita episkopo en 1948, samtempe li estis lokita al Balassagyarmat. En 1952 pro politika influo li devis abdiki pri episkopeco, tamen li restis pastro de Balassagyarmat. En 1973 li pensiuliĝis kaj li revenis al Győr.

Krom la eklezia laboro li longe okupiĝis pri verkoj de Madách, tial li ricevis ŝtatan premion en 1983.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti