József SZAKÁCS [saka:ĉ] estas rumania hungara verkisto pri tekniko kaj sporto, vortaristo. Li naskiĝis en Răscruci la 17-an de aŭgusto 1931.

József Szakács
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1931 (1931-08-17)
en Răscruci
Morto 30-an de julio 2010 (2010-07-30) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Kariero redakti

József Szakács diplomitiĝis en Kluĵo en 1954 kaj li laboris en Brăila, poste en Kluĵo inter 1974–91 li estis ĉefesploristo, vicsekciestro de la Instituto Maŝinprojekta kaj Esploro de Nutraĵ- kaj Malvarmigindustrio de Kluĵo. Li estis glisilisto, motora sportflugisto, flugildrakisto, fakinstruisto, ludgvidanto.

Libroj redakti

  • Vitorlázó- és sárkányrepülés (kun Béla Bartha, Buk. 1981;
  • Műszaki rajz és modern rajztechnika (kun Loránd Péter kaj Nagy János, samloke. 1986);
  • Technikatörténeti kronológia (kunlaŭtoro, Kv. 1997);
  • Dicţionar tehnico-ştiinţific român–maghiar (kunulaŭtoro, sl. 2005);
  • A műszaki kutatások és fejlesztések kialakulása Erdélyben, a Bánságban és a Par­tiumban a kezdetektől a XX. századig (kun Enikő Bitay, sl. 2006).

Fonto redakti