József Szikura [jOĵef sikura], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szikura József, ukraine Сікура Йосип Йосипович [sikura josip josipoviĉ] estas hungara botanikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2001).

József Szikura [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1932 en Ĉeĥoslovakio en Mukačevo (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio).

Biografio redakti

József Szikura apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, same nun en Ukrainio. Li frekventis agraran lernejon ekde 1947, poste universitaton en Uĵhorodo. Inter 1957-1960 li estis botanikisto en la universitato, poste li laboris en botanika ĝardeno. Li doktoriĝis en 1982 antaŭ la soveta scienca akademio. Li profesoriĝis en 1989. Ekde 1993 li laboris en universitata instituto. Li partoprenis en esplorvojaĝoj en la tuta Sovetunio. Baldaŭe li instruis en hungarlingva ĉeflernejo, kie li iĝis katedrestro en 2008, rektoro en 2011. Li ricevis hungaran premion.

Verkaro (elekto) redakti

  • 6 ilustritaj libroj

Fontoj redakti