József Tóth (hidrologo)

József Tóth [jOĵef tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth József estas hungara hidrologo, profesoro, membro korespondanta (2016) de Hungara Scienca Akademio.

József Tóth [1][rompita ligilo] naskiĝis en 1933 en Békés (urbo).

Biografio redakti

József Tóth frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Nederlando, kie li akiris diplomon. Li translokiĝis al Kanado, kie li instruis en Universitato de Alberto, fine li iĝis emerita profesoro. Li prelegis ankaŭ ekzemple en Usono, Meksiko, Aŭstralio, Ĉinio, Tajlando. Ekde 1996 li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel titulara profesoro. En 2005 li hejmenvenis kaj aliĝis en Budapeŝto al la hidrologiaj esploroj. Li okupiĝas precipe pri akvoj sub la surfaco. Li ricevis nehungarajn premiojn.

Fontoj redakti