József Tigyi

hungara kuracisto

József Tigyi [jOĵef tidji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tigyi József estis hungara kuracisto, biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio.

József Tigyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de marto 1926 en Kaposvár, li mortis la 19-an de marto 2016 en Pécs.

Biografio redakti

József Tigyi frekventis universitaton en Pécs inter 1944-1950, poste li eklaboris samloke en biofizika instituto. Li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1971. Inter 1971-1993 li estis katedrestro, inter 1973-1979 li estis rektoro. Li okupiĝis precipe pri la muskoloj. Li partoprenis eĉ en laboro de WHO. Li ricevis premiojn inter 1961-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • Bindungszustand des Wassers und der Elektrolyts im Muskel (1950)
  • The Effect of 15 MeV Electron Rays on the Activity and Excitability of the Isolated Frog Heart (1962)
  • A radioaktív izotópok alkalmazása a kísérletes orvostudományban (1965)
  • Spin-label Compounds in Biological Researches (1976)
  • Education of Biophysics I–II. (1982, 1990)
  • Local Anaesthetics Inhibit Receptors Coupled to Phosphoionisitide Signaling in Xenopus Ooctyes (1997)

Fontoj redakti