József Tihanyi (altosaltisto)

József Tihanyi [jOĵef tihanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tihanyi József estas hungara altosaltisto, olimpiano, altlerneja instruisto, trejnisto.

József Tihanyi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1946 (1946-10-31) (77-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q1301881Gimnastika Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Jyväskylä • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem
Okupo
Okupo atleto • sporta trejnisto • universitata instruisto
vdr

József Tihanyi[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1946 en Kaposvár.

Biografio redakti

József Tihanyi finis bazlernejon en Bátaszék en 1961, li maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1965, poste li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1970, trejnistan diplomon en 1973. Post la unua diplomo li estis asistanto en la altlernejo. Tiutempe li estis ankaŭ atleto kaj li konkuris en la altosalto en Somera Olimpiko 1972, krome li trifoje estis hungara ĉampiono. En 1975 li estis lavita lektoro de la altlernejo. Inter 1977-1980 li ankaŭ esploris pri biologio, en la studjaro 1980 li studis kaj esploris en Universitato de Jyväskylä helpe de stipendio. En la sekva jaro li kandidatiĝis. Inter 1980-1987 li estis scienca esploristo de la altlerneja instituto, inter 1987-1990 de en:Kuwait University. Intertempe li akiris Ph.D en 1982, DSc en 2002. Hejmenveninta en la altlernejo li estis levita docento (1991-1993), poste profesoro. Inter 1991-1994 li estis vicrektoro, inter 1994-2000 rektoro. En 2000 la altlernejo unuiĝis kun Universitato Semmelweis, kie li estis dekano (edukado) aŭ vicrektoro. Ekde 1991 ĝis 2007 li instruis ankaŭ en pluraj universitatoj de la mondo. Li ricevis premiojn inter 1996-2009.

Liaj libroj (elekto) redakti

  • Ugrások Szakszöveggyűjetmény I. (kunaŭtoro, 1973)
  • Ugrások Szakszöveggyűjetmény II. (kunaŭtoro, 1977)
  • Sporttudományos közlemények készítése (kunaŭtoro, 1992)
  • Biomechanika - studenta lernolibro (kunaŭtoro, 1994)
  • A motoros teljesítmény és az izom mechanikai tulajdonságainak kapcsolata az izomrost összetételével - monografio (1981)

Fontoj redakti

Referencoj redakti