József Torma (diplomato)
József Torma [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Torma József estis hungara etnografo, filologo, diplomato, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
József Torma (diplomato) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1943 en Kecskemét |
Morto | 23-an de aprilo 2000 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • turka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | filologo diplomato |
József Torma[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1943 en Kecskemét, li mortis la 30-an de aprilo 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Torma maturiĝis en Szeged en 1962, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1967. Post la diplomo li instruis en gimnazio en Szeged 2 jarojn, inter 1969–1986 en altlernejo en la sama urbo, poste en la universitata instituto ĝis 1991. Intertempe li studis en Halle (1963), Jagelona Universitato (1966) kaj Universitato de Baŝkirio (1978), poste li akiris plian diplomon en 1980, en la sekva jaro li doktoriĝis en universitato, fine li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1998. Li estis diplomato inter 1991–1993 en Turkio, poste en Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. Li havis edzinon. Dum la diplomaciaj servoj li esploris lingvojn de pluraj aziaj popoloj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Mongol nyelv. (studenta lernolibro, 1978)
- Bashkir Dialectological Studies. (2 volumoj, disertaĵo, 1983)
- „…a tűznek mondom!” A baskír népi orvoslás mágikus elemeinek mai rendszere. (monografio kaj disertaĵo, 1997)