La lago Jökulsárlón estas la plej konata kaj granda de la glaĉerlagoj en Islando. Ĝi situas ĉe la suda parto de Vatnajökull sur Breiðamerkursander, inter la Nacia parko Skaftafell kaj Höfn. Ĝi estas la plej profunda lago de Islando, kun 248 m. Ĝia surfaco estas ĉ. 18 km².

Priskribo redakti

 
Multkolora glacio ĉe Jökulsárlón

Jökulsárlón-on karakterizas flosantaj glacimontoj, kiuj atingas alton de ĝis 15 metroj. Ili apartiĝas de la glaĉera lango de Breiðamerkurjökull.

Ĉe bordo de la lago troviĝas multaj migraj vojoj. En junio kaj julio nestas proksime de la glaĉerlago la granda rabmevo. Plue vivas en Jökulsárlón ordinara foko.

En la proksimo troviĝas du pluaj glaĉerlagoj, la tre malgrandaj Fjallsárlón kaj Breiðárlón.

Geografio redakti

 
Pontoj sur Jökulsá á Breiðamerkursandi

La mallonga rivereto el la lago estas nomata Jökulsá á Breiðamerkursandi, kiel aliaj riveretoj en Islando, kie Jökulsá signifas glaĉera rivero. Ĝin trairas ponto de rondvojo (Hringvegur), kiu iras rekte apud la lago. Pro la mara ondumado kaj la tiel kunligita erozio de la marbordo, gravigas la danĝeron, ke la ponto estos sublavita. Tiam la rondvojo malaperus sur tiu loko, same kiel la rivereto kaj la lago iĝus margolfo.

Historio redakti

La lago en 1975 havis surfacon de 7,9 km², sed poste kreskis je 18 km² pro la degelo de la glaĉeroj.

Triviaĵoj redakti

La glaĉera lago estis jam plurfoje scenejo por filmoj, ekz. Mortu en alia tago, En vizaĝo de la morto, Tomb Raider kaj Batman Begins. Tra konekto al maro, okazas daŭra enfluo de marakvo, kiu malhelpas la frostiĝon de Jökulsárlón. Tio ebligas ŝipveturon sur la lago, sed ekz. oni fermis la kontakton inter la lago kaj la maro pro James-Bond-filmo, pro kio estiĝis ene de 24 horoj unueca glacitavolo sur la lago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti