Jönköpings län

moderna provinco de Svedio

Jönköpings län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras la nordon de la historia provinco Smolando kaj parton de Vestrogotio. La nordo de la provinco ankaŭ ampleksas parton de la granda svedia lago Vättern. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Jönköping. Fine de 2023 en la provinco vivis 368 856 loĝantoj sur areo de 10 495,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km².

Jönköpings län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero F
Provinca kodo 06
Historia(j) provinco(j) partoj de Smolando kaj Vestrogotio
Ĉefurbo Jönköping
Komunumoj 13
Provincestro Helena Jonsson vd
Areo (suma) 10 495,1 km²
Loĝantoj 368 856 (stato de 2023)
Ekestodato 1687
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti