Jörg IMMENDORFF [jerg IMendorf] (naskiĝis la 14-an de junio 1945 en Bleckede apud Lüneburg, Germanio, mortis la 28-an de majo, 2007 en Düsseldorf) estas unu el la plej konataj nuntempaj germanaj pentristoj. Li ankaŭ estas skulptisto

Jörg Immendorff
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1945 (1945-06-14)
en Bleckede
Morto 28-an de majo 2007 (2007-05-28) (61-jaraĝa)
en Duseldorfo
Mortokialo amiotrofa lateralsklerozo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf • Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • universitata instruisto • desegnisto • grafikartisto • litografisto
vdr

Biografio redakti

Immendorff studis ĉe la Akademio de Arto en Düsseldorf, kiu forigis lin pro liaj politikaj kaj nov-dadaismaj agoj. Li laboris kiel instruisto de arto dum 12 jaroj ĉe publika lernejo, kaj post tio, kiel sendependa artisto, tenante gastajn profesorajn postenojn iom ĉie en Eŭropo. En 1989 li iĝis profesoro ĉe la Städeschule de Frankfurt am Main. Ekde 1996 ĝis 2003 li estis profesoro de la Akademio de Arto en Düsseldorf (la sama akademio kiu forsendis lin kiel studento). En 1997 li ricevis la plej riĉan artopremion de la mondo, la Marco-Premion de la Muzeo de Nuntempa Arto en Monterrey, Meksiko. La sekvantan jaron li ricevis la medalon por merito (Verdienstorden) de la Federala Respubliko de Germanio. Onidire, ke li estas la plej ŝatata pentristo de Gerhard Schröder, federacia kanceliero (ĉefministro) de Germanio.

En 1998 oni diagnozis je Immendorff amiotrofan flankan sklerozon (ALS), aŭ la "malsanon de Lou Gehrig" - malsano kiu detruas nervo-ĉelojn kaj kondukas al perdo de libervolan muskoloregadon. Kiam li ne plu povis pentri maldekstramane, li ŝanĝis al la dekstra mano. En 2004 li fondusis stipendion por esplori la malsanon.

Immendorf ĉiam lerte uzis amaskomunikilojn por mem-promocio: en 2000, sia edzigo kun eksa studentino pli ol 30 jaroj malpliaĝa ol li, iĝis publikan okazon. La duo naskis filino en aŭgusto 2001.

Je aŭgusto 2003, oni malkovris Immendorff en luksa hotela ĉambrego en Düsseldorf, kun sep prostitutinoj (kaj kvar pluaj alvenante), kaj iom da kokaino. Pli da kokaino troviĝis en lia ateliero; totale, 6,6 g da pura kokaino troviĝis, pli ol la laŭleĝa sojlo por propra uzo. Li klopodis ekspliki siajn agojn pro sia mortiganta malsaneco, kaj sia "orientalismo". Li kunlaboris kun la prokuroroj, provizante al ilin la nomon de sia narkotoliveranto. Dum lia proceso, li konfesis ke li organizis 27 similajn orgiojn inter februaro 2001 kaj aŭgusto 2003. Li ŝkopis punpagon de 150.000 , kaj 11 monatojn de elprovado. La mildeco de la juĝo praviĝis pro la malsaneco de Immendorff, kaj lia vasta konfeso.

En marto 2004, virino provis ĉantaĝi je Immendorff, minacante malkaŝi pliajn detalojn pri la orgiojn. Immendorff tuj avizis la policon, kiu arestis ŝin. Ŝia proceso komenciĝis en septembro 2004.

Verkaro redakti

La pentraĵoj de Immendorf ofte memorigas pri superrealismo, kaj ofte uzas pezan simbolismon por transdoni politikajn ideojn. La plej konata estas la Café Deutschland (Kafejo Germanio) serio de dekses grandaj pentraĵoj, komencitaj en 1977, en kiuj la gastoj de diskoteko reprezentas la konflikton inter Orienta kaj Okcidenta Germanio. En liaj nuntempaj verkoj, "simio-pentristo" ofte aperas, kiel ironia komentario pri la komerco de artisto. Ironie, li nomis sian unuan aklamitan verkon "Hört auf zu malen!" aŭ "Ĉesu pentri!".

Li kreis kelkajn scenejo-desegnojn, inkluzive de du por la Festivalo de Salzburg. En 1984 li malfermis drinkejo La Paloma, apud Reeperbahn en Hamburg St. Pauli, kie li kreis grandan bronzan skulptaĵon de Hans Albers (germana aktoro kaj kantisto). Li ankaŭ kontribuis al la desegno de la avangarda amuzparko Luna, Luna en 1987.

Immendorff ankaŭ kreis skulptaĵojn, el kiuj, unu spektinda ekzemplo estas 25 m alta bronza skulptaĵo de kverkarbo konstruita en Riesa en 1999.

Eksteraj ligiloj redakti