Jötunheim estas la mondo de la gigantoj (dutipaj: Roko kaj Glacio, kolektive nomataj jotunoj) en la norena mitologio. Ekde tie ili minacas la homojn de Midgard kaj la diojn de Asgard (el kiuj ili estis disigitaj per la rivero Iving). La ĉefa urbo de Jötunheim estas Utgard. Gastropnir, hejmo de Menglad, kaj Þrymheim, hejmo de Þjazi, situis en Jötunheim, kiu estis regata de la reĝo Þrymr. Glæsisvellir estis la loko ene de Jötunheim kie loĝis la giganto Gudmund, patro de Höfund.