Júlia Majoros
Júlia Majoros [majoroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majoros Júlia estas hungara aktoro.
Júlia Majoros | |
---|---|
Júlia Majoros en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1941 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Júlia Majoros[1] naskiĝis la 6-an de majo 1941 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Júlia Majoros akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi en 1961. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Gárdonyi Géza. Ekde 1963 ŝi estis videbla en malgrandaj teatroj, scenejoj. Inter 1986-1989 ŝi estis membro de Teatro Petőfi (Veszprém), poste ŝi ne ligiĝis al teatra trupo. Ŝi kantis ankaŭ en operetoj.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Multa Bruo pri Nenio - Ursula
- Sándor Petőfi: Az apostol (teatra versio) - korusano
- Gyula Krúdy: A vörös postakocsi - franca fraŭlino
- Zsigmond Móricz: Égi madár - Panni
- Endre Fejes: Mocorgó - putino
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban - Lilly