Ne miskomprenu kun Júlia Szendrei same prononcebla! Júlia SZENDREY [sendrei], hungare Szendrey Júlia estis literaturamanto, poeto, verkisto, edzino de Sándor Petőfi, kiun la nuntempo taksas kontraŭdire.

Júlia Szendrey
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1828 (1828-12-29)
en Keszthely
Morto 6-an de septembro 1868 (1868-09-06) (39-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Sándor PetőfiÁrpád Horvát vd
Infanoj Zoltán Petőfi • Árpád Horvát vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Júlia Szendrey

Ŝi naskiĝis en Keszthely, en la 29-an de decembro 1828, ŝi mortis en Pest, en la 6-a de septembro 1868.

Vivo redakti

Lia patro havis gravan postenon en grandbienoj en Keszthely, poste en Erdőd. Júlia frekventis lernejojn en Mezőberény kaj en Pest. Ŝi renkontis Sándor Petőfi en balo de Nagykároly en 1846. La tiam jam fama poeto verkis al ŝi multe da belegaj poemoj. Post unu jaro geedziĝo okazis. Gepatroj de Júlia ne apogis la geedziĝon. La juna paro komencis la komunan vivon en Pest. La edzino iom estis ekstravaganca por la tiamaj kutimoj. Ŝi fumis cigaron kaj vestiĝis en pantalono.

La unusola komuna filo Zoltán Petőfi naskiĝis en 1848. Post malapero de la edzo ŝi vivis en Transilvanio, kie ŝi vane serĉigis sian edzon. En 1850 ŝi elektis novan edzon Árpád Horvát. Tiu ago kaŭzis tutlandan indigniĝon. Tamen ŝi naskis 4 gefilojn, dume ŝi ne edukis Zoltán-on. Abrupte en 1866 ŝi forlasis la edzon. Ŝi mortis en Pest, tie ŝi entombiĝis en komuna tombo kun gepatroj de Petőfi. Spite la duan edziĝon, en la tomboŝtono legeblas: Petőfi Sándorné (laŭ sugesto de Kálmán Kalocsay: Petőfi Sándoredza).

Verkaro redakti

Memoraĵoj redakti

Fonto redakti