Jüchen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Jüchen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neuss de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 23 940 loĝantojn.

Jüchen
Blazono
Jüchen (Germanio)
Jüchen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Neuss
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 02164, 02165, 02166, 02181, 02182
Poŝtkodo 41363
Aŭtomobila kodo NE
Oficiala Municipokodo 05162012
Subdivido 30 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Harald Zillikens
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Rathaus 5
Demografio
Loĝantaro 23940 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 6′ N, 6° 30′ O (mapo)51.1011111111116.5016666666667Koordinatoj: 51° 6′ N, 6° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 81 m
Areo 71,84 km²
Oficiala retejo https://www.juechen.de/
vdr

Geografio redakti

La areaĵo de la komunumo esta 10,8 kilometroj longa kaj 9,4 kilometroj larĝo. La komunumo konsistas el multaj vilaĝoj. Iliaj nomoj estas:

  • Aldenhoven
  • Bedburdyck
  • Damm
  • Dürselen
  • Garzweiler
  • Gierath
  • Gubberath
  • Hackhausen
  • Herberath
  • Hochneukirch
  • Holz
  • Hoppers
  • Kamphausen
  • Kelzenberg
  • Mürmeln
  • Neuenhoven
  • Otzenrath
  • Priesterath
  • Spenrath
  • Rath
  • Schaan
  • Schlich
  • Stessen
  • Stolzenberg
  • Waat
  • Wallrath
  • Wey

Kaŭze de la tersurfaca minado de brunkarbo Garzweiler, la registaro tanslokiĝis la vilaĝojn

  • Garzweiler
  • Holz
  • Otzenrath
  • Priesterath
  • Spenrath
  • Stolzenberg

kaj detruigis la antaŭajn vilaĝojn. Do ekzistis du vilaĝoj kun identaj nomoj en tiu tempo. Pro tio la registaro suplementis la prefiksojn „Alt“ (malnova) kaj „Neu“ (nova) en la nomoj de la vilaĝoj. Kiam kompletis la tuta translokigo kaj la malfondo de la antaŭaj vilaĝoj, oni forigis tiujn prefiksojn.

Loĝantoj redakti

(je la 30-a de septembro)

  • 1983 – 20.926

(je la 31-a de decembro)

  • 1998 – 22.662
  • 1999 – 22.636
  • 2000 – 22.710
  • 2001 – 22.569
  • 2002 – 22.476
  • 2003 – 22.517
  • 2004 – 22.642
  • 2005 – 22.793
  • 2006 – 22.487
  • 2007 – 22.534
  • 2008 – 22.732
  • 2010 – 22.455 (stato: la 30-a de junio 2010)[1]

Historio redakti

La unuaj setlistoj jam venis a Jüchen en el neolitiko. La nomo de la vilaĝo probable originas de la romiana vilao Jucunda kia trovis a la okcidenta limo de la aktuala areaĵo de Jüchen. Plie oni trovis frankoniajn tombojn de la tempo de la frua mezozoiko.[2] En el jaro 866 oni donacis grundon a la abatejo Prüm en Iuhcgende / Iughgende kia oni opinis por Jüchen iama sed nuntempe oni rifuzas tiu opinion.[3]

La unua sekura mencio de Jüchen okazis en el jaro 1273/4.[4] Ĝis la fino de la 18.jarcento Jüchen estis parto de la duklando Jülich (Amt Kaster). En 1794 francaj trupoj okupis la areaĵon de Jüchen. Estiĝis la mairie Jüchen kiu estis propraĵo de la kantono Odenkirchen en la arondismento Krefeld en la Département de la Roer. De 1815 Jüchen apartenis al reĝlando Prusio. Unu jaron poste estiĝis la oficejo de la vilaĝestro kiun oni aljuĝis al la Kreis Grevenbroich kaj de la jaro 1929 al la distrikto Grevenbroich-Neuß. De 1975 Jüchen estas parto de la distrikto Neuss.

La komunumo Jüchen redakti

En 1937 la komunumo Kelzenberg estis aligita al la komunumo Jüchen. La 1-an de januaro 1975 la komunumoj Jüchen, Hochneukirch, Garzweiler kaj Bedburdyck iĝis unu komunumo.

Kulturo kaj vidindejoj redakti

Domegoj redakti

  • katolika kirko St. Jakobus en Jüchen
  • luterana kirko, proksime de ĝi historiaj domoj en la merkatoplaco de Jüchen
  • Haus Katz en Jüchen estas memorejo protektata kaj en tiu domo troveblas la urbaj porjunulaj servoj
  • mueliloj en Jüchen kaj Hochneukirch
  • kastelo Dyck (apud Damm, antaŭa domicilo de la regantoj Salm-Reifferscheidt-Dyck)
  • Nikolauskloster apud Damm
  • Dycker Weinhaus en Damm
  • akvoturo en Holz (pro Tagebau Garzweiler en januaro 2011 eksplodigendis)
  • katolikaj kirkoj en Hochneukirch kaj Bedburdyck
  • Becherhof en Aldenhoven
  • kasteloturo en Gierath
  • Rittergut Leuffen en Alt-Otzenrath (malkonstruata la 26-an de februaro 2007)
 
akvoturo Holz

Famaj personoj de Jüchen redakti

  • Hermann Hersch (* 1821 en Jüchen; † 27-a de julio 1870 en Berlino), germana poeto kaj dramisto
  • Peter Bamm (* 20-a de oktobro 1897 en Hochneukirch; † 30-a de marto 1975 en Zollikon, Svislando), germana verkisto
  • Dr. Fritz von Ameln (* 1901 en Jüchen, † 27-a de julio 1970), de 1954 ĝis 1966 membro de la federacilanda parlamento en Duseldorfo
  • Dietrich Zilleßen (* 1937), profesoro en la universitato de Kolonjo
  • Willibert Kremer (* 15-a de oktobro 1939 en Jüchen-Hochneukirch), germana futbalisto kaj trejnisto
  • Annette Schavan (* 10-a de junio 1955 en Jüchen), de 2005 ĝis 2013 ministro por eduko kaj esplorado
  • Sylvia Kollek (* 30-a de januaro 1970 en Czarnowąsy, Pollando, vivis en Jüchen-Aldenhoven), ĵuriano de la televida programo „Deutschland sucht den Superstar“

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-22. Alirita 2014-07-02.
  2. Frank Siegmund: Merowingerzeit am Niederrhein. Rheinische Ausgrabungen 34. Rheinland-Verlag, Köln 1998, ISBN 3-7927-1247-4, S. 314–315.
  3. Ingo Schwab: Das Prümer Urbar. Rheinische Urbare 5. Droste Verlag, Düsseldorf 1983, ISBN 3-7700-7545-5, S. 236 Nr. 85 mit S. 122 f.
  4. Theodor Joseph Lacomblet: Urkundenbuch für die Geschichte des Niederrheins. Düsseldorf 1840–1858, Band 2, Nr. 647. – Richard Knipping: Die Regesten der Erzbischöfe von Köln im Mittelalter 1-3. Publikationen der Gesellschaft für Rheinische Geschichtskunde 21,1-3, Düsseldorf 1901–1903, Band III.2, Nrn. 2536, 2543, 2563, 2676, 2760.