Jānis Loja
latva esperantisto
Jānis LOJA (naskiĝis 1896, mortis 1970) estis latva lingvisto kaj esperantisto.
Jānis Loja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1896 |
Morto | 1-an de januaro 1970 (74-jaraĝa) en Jūrmala |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Latvio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanton li lernis en 1913. Li estis sinsekve lektoro kaj profesoro en diversaj universitatoj kaj altlernejoj de Leningrad, Moskvo, Gorkij, Riga kaj Liepaja. Iama vic-direktoro de la Eldonejo de Vortaroj, li mem verkis vortarojn latva-rusan kaj rusa-latvan. En siaj lingvistikaj verkoj li ofte pledis por la Internacia Lingvo.