Jabkenice estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 15 km sude de Mladá Boleslav. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1352, tamen la loko estis daure loĝigata jam ĉirkaŭ la jaro 1000. En 2023 ĝi havis 475 loĝantojn.

Jabkenice
municipo
Domo de arbaristo en Jabkenice, monumento de Bedřich Smetana
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jabkenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mladá Boleslav
Administra municipo Mladá Boleslav
Historia regiono Bohemio
Situo Jabkenice
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 27″ N 15° 00′ 53″ O / 50.32417 °N, 15.01472 °O / 50.32417; 15.01472 (mapo)
Katastro 11,84 km² (1 184 ha) Jabkenice
Loĝantaro 475 (2023)
Denseco 40,12 loĝ./km²
Tabulo Jizera tabulo
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 294 45
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0207
NUTS 5 CZ0207 535966
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jabkenice
Retpaĝo: www.jabkenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Charvatce, Kosořice, Mcely, Loučeň, Seletice, Pěčice kaj Chudíř.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869437
1880480
1890524
1900517
1910478
1921514
JaroLoĝantoj
1930498
1950399
1961437
1970435
1980401
1991387
JaroLoĝantoj
2001372
2014388
2016415
2017442
2018438
2019441
JaroLoĝantoj
2020442
2021468
2022454
2023475

Vidindaĵoj redakti

Muzeo de elstara ĉeĥa komponisto, fondinto de ĉeĥa nacia muziko, Bedřich Smetana, troviĝas en barokstila iama forstista domo, en kiu li ekloĝis ĉe sia bofilo Josef Schwarz en 1875, kaj vivis ĉe li preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto en 1884. En tiu ĉi domo li verkis siajn lastajn tri operojn - "Hubička" (Kiso), "Tajemství" (Sekreto) kaj "Čertova stěna" (Diablomuro) kaj kompletigis sian faman ciklon de simfoniaj poemoj "Má vlast" (Mia patrujo).

La muzeo estis fondita en 1928, en 1978-2003 ĝi trairis ampleksan rekonstruon. Ĝi estas alirebla por publiko ekde aprilo ĝis septembro.

La ekspozicio konatigas vizitantojn kun la lasta vivetapo de la komponisto. Ĝia kerno estas laborĉambro de Smetana kaj familia salono ekipita parte per origina meblaro de la familio kaj aliaj aŭtentikaj memoraĵoj. En salono kun malgranda bildgalerio de Zdeněk Schwarz, nepo de la komponisto, eblas aŭskulti propraelekte diversajn komponaĵojn de Smetana.

La muzeo estas ĉirkaŭita de vasta 530hektara ĉasarbaro-naturparko fondita en la jaro 1804, kun aro da fiŝlagoj kaj gregoj de damaoj. Tial la loko apartenas al ŝatataj ekskurso- kaj promenceloj en la regiono.

Vidu ankaŭ redakti

Bedřich Smetana

Eksteraj ligiloj redakti