Jack Johnson

usona boksisto

John Arthur "Jack" JOHNSON (1878, Galveston, Teksaso, Usono - 1946) estis fama nigrulo-boksisto. Li laboris komence en havenoj, en aĝo de 19 jaroj decidis vivteni sin kiel profesia sportisto.

Jack Johnson
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1878 (1878-03-31)
en Galveston
Morto 10-an de junio 1946 (1946-06-10) (68-jaraĝa)
en Franklinton
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Graceland Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Etta Terry
Okupo
Okupo boksisto
vdr

Li venkis kontraŭ blankuloj, amikiĝis kun blankaj virinoj, geedziĝis kun blankulino, havis blankan serviston, ekloĝis en kvartalo de la blankuloj kaj eĉ uzis blankan Mercedeson. Pro tiuj li iĝis defio por la blankaj rasistoj en Usono.

La kanada Tommy Burns en 1908 - spite al neoficiala bojkoto kontraŭ Johnson - ne povis kontraŭstari al la propono de 30.000 USD por boksa matĉo kaj akceptis boksadon kun li. Li invitis Johnson "Venu 'nigger', kaj batalu kiel blankulo!" al batalo en Sidnejo, Aŭstralio. La koleriĝinta "nigger" tiel subbatis la malamikon, ke la boksadon ĉesigis la polico en la 14-a raŭndo.

La rezulto, la malvenko de blankulo ŝokis la rasistojn en Usono kaj ili ekserĉis por konvena blankulo, kiu povas superi Johnson. Ili persvadis James Jeffries por pruvi superecon de la blankuloj. La boksado okazis en junio de 1910 en Reno (Nevado), Jeffries falis surplanken en la 15-a raŭndo dufoje, kies helpiloj petis Johnson ("Ne batu plu!"), poste enĵetis la viŝtukon. Venko de Johnson kaŭzis rasismajn tumultojn, ĉar la policanoj brutale disbatis la festantajn afrousonanojn. La ĉampiono prenis la monpremion de 121.000 USD kaj vivis pli lukse ol antaŭe.

Jack Johnson, 1915.

La senzorga vivo ne daŭris longe: la germandevenan amikinon de Johnson - Belle Schreiber [ŝrajber] - konvinkis la instancoj atesti kontraŭ la boksisto. Bella Schreiber estis prostituino. Oni akuzis la sportiston, ke li sendis sian amikinon el la unua al la alia ŝtato por lukri per prostituado. Johnson vane atestis, ke li aĉetis nur trajnobileton, por ke ŝi partoprenu lian boksan matĉon.

La monda ĉampiono ne atendis juĝistan decidon kaj elektis anstataŭ la prizono Eŭropon. Li vivis en Parizo luksan vivon, neglektis la trejnadojn kaj apogis nur je sia kapablo. Tiu facilanima vivmaniero kondukis al malvenko en aprilo de 1915. Lin venkis la pli juna usona Jess Willard en la 26-a raŭndo.

Johnson vivis en Kubo kaj Meksiko kaj akceptis nur prezentan boksadon. Li baldaŭ elspezis la 1,5 milionojn da USD, kiun li lukris per la boksado. Post 7-jara elmigrado, li anoncis sin en la limpasejo de Tijuana. Li plenumis 8 monatojn en prizono, poste setlis en Holivudo kun sia 3-a (same blanka) edzino.

En junio de 1946, li volis tagmanĝi kun sia amiko, sed la posedanto tuj elĵetis ilin ("La nigruloj manĝas ekstere!"). La viroj forlasis tuj la lokon, sed la kolera Johnson en la unua vojkurbo stiris al telefona stango kaj mortis. Oni entombigis lin en Ĉikago.

Oni planas rehabiliti lin en 2009 pro la falsaj akuzoj kaj prizono.