Jack London

usona verkisto

John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney; naskiĝis la 12-an de januaro 1876, mortis la 22-an de novembro 1916) estis Usona verkisto.

Jack London
Persona informo
Jack London
Naskonomo John Griffith Chaney
Naskiĝo 12-a de januaro 1876
en Usono
Morto 22-a de novembro 1916
en Usono
Mortis pro naturaj kialoj • hommortigo • sinmortigo vd
Mortis per venenado • uremiotrodozo vd
Tombo Jack London State Historic Park vd
Religio ateismo vd
Nacieco usona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Oakland High School vd
Partio Partio de Maldekstro vd
Subskribo Jack London
Familio
Patro William Henry Chaney vd
Patrino Flora London vd
Edz(in)o Charmian London • Bessie Maddern London vd
Infanoj Joan London • Becky London vd
Parencoj John London vd
Profesio
Okupo verkisto
Laborkampo ĵurnalismo • ĵurnalismo pri milito • vojaĝo vd
Aktiva en Sonoma vd
Aktiva dum 1895–1916 vd
Verkado
Ĝenroj romanoj, noveloj, rakontoj
Verkoj The Call of the Wild
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.

Famaj verkoj redakti

  • The Son of the Wolf, 1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild, 1903 (La Voko de la sovaĝo)
  • The People of the Abyss, 1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf, 1904 (La Marolupo)
  • White Fang, 1906 (Blanka dentego, kojndento aŭ kaniko)
  • The Iron Heel, 1907 (La Fera Kalkanumo)
  • Martin Eden, 1909, membiografia romano
  • To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark, 1911 (La Krozado de Snark)
  • The Strength of the Strong, 1914 (La Forto de la fortoj)

Aperis en Esperanto redakti

 
Kovrilpaĝo de La Balenodento
 

Tio estas rete legebla redakti

Vidu ankaŭ redakti

Originaloj rete redakti

Eksteraj ligiloj redakti