Jack McVea

usona muzikisto

Jack McVea (5-an de novembro 1914 en Los-Anĝeleso kiel John Vivian McVea; 27-an de decembro 2000 samloke) estis usona ĵaz-muzikisto (baritonsaksofono, tenorsaksofono kaj klarneto) sur la kampoj svingo, bluso resp. ritmenbluso

Jack McVea
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1914 (1914-11-05)
en Los-Anĝeleso
Morto 27-an de decembro 2000 (2000-12-27) (86-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jefferson High School
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • komponisto
vdr

Vivo kaj kariero redakti

La patro de Jack McVea estis banĝoludisto Satchel McVea, banĝo estis ankaŭ la unua instrumento de Jack McVea; muzikisto el la bando de lia patro instruis al li saksofonludon. Li komencis sian karieron en lokaj bandoj en Los-Anĝeleso, ekzemple ĉe Dootsie Williams' Harlem Dukes kaj fariĝis poste kiel baritonsaksofonisto en 1940 membro de la orkestro de Lionel Hampton, en 1942 li kunlaboris je sonregistradoj de T-Bone Walker kun („Call It Stormy Monday (But Tuesday Is Just As Bad“). Aŭdebla McVea estis ankaŭ je „Slim's Jam“ de Slim Gaillard, kiu surdiskigis la titolon en 1945 kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie.

McVea direktis en 1946 ankaŭ la studiobandon je surdiskigoj por diskeldonejo Black & White Records, kiam oni sonregistris „Open the Door, Richard“, kiu estis fariĝonta la plej konata titolo de McVea, krome li surdiskigis kun Wynonie Harris. Ekde 1944 li laboris kun propraj bandoj kaj kiel studiomuzikisto ĉe MGM, krome li ludis en 1944 je Jazz at the Philharmonic kun Illinois Jacquet, Shorty Sherock, Nat Cole kaj Les Paul. Ekde 1966 ĝis komence de la 1990-aj jaroj, kiam li eksiĝis, li ludis tradician ĵazon en la bando The Royal Street Bachelors en New Orleans Square de Disneyland.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti