John Anthony White (denaske Gillis; 9a de Julio, 1975[1]) estas usona kantisto kaj kantoverkisto. Li estas plej bone konata kiel ĉefkantisto kaj gitaristo de la duo The White Stripes, sed li sukcesis ankaŭ en aliaj bandoj kaj kiel soloa artisto. White ĝuis regulan kritikan kaj popolan sukceson kaj estas amplekse konsiderita kiel unu el la ŝlosilaj artistoj en la garaĝa rok-revivigo de la 2000-aj jaroj. Li akiris dekdu premiojn Grammy, kaj liaj tri soloaj albumoj atingis la numeron unuan en la listo de la gazeto Billboard. La gazeto Rolling Stone rangigis lin en la numero 70a en sia listo de 2010 por "La 100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj". La listo de David Fricke de 2011 rangigis lin en la numero 17a.

Jack White
Persona informo
Naskonomo John Anthony Gillis
Naskiĝo 9-an de julio 1975 (1975-07-09) (48-jaraĝa)
en Detrojto
Lingvoj angla
Loĝloko Naŝvilo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vajna Ŝtata Universitato • Cass Technical High School
Familio
Edz(in)o Meg White • Karen Elson • Olivia Jean
Amkunulo Renée Zellweger
Okupo
Okupo gitaristokantistoaktorokomponisto • mandolinisto • drumisto • pianistokantaŭtoromuzikproduktisto • diskografa artisto
Verkoj Lazaretto
TTT
Retejo https://jackwhiteiii.com
vdr

Kariero redakti

Post ludadi en kelkaj kontraŭkulturaj Detroit-aj bandoj kiel drumisto, White fondis la bandon The White Stripes (la Blankaj Strioj) kun la Detroit-anino Meg White en 1997. Ili elrompa albumo de 2001, nome White Blood Cells (blankaj sangoĉeloj), portis ilin al la internacia famo kun la sukcesa unuopaĵo kaj akompana muzik-filmeto "Fell in Love with a Girl" (enamiĝi de junulino). Tiu agnosko havigis al White oportunojn por kunlabori kun famaj artistoj, kiel Loretta Lynn kaj Bob Dylan.[2] En 2006, White fondis la bandon The Raconteurs kun Brendan Benson, kaj en 2009 fondis The Dead Weather kun Alison Mosshart el The Kills. La 24an de Aprilo, 2012, White publikigis sian premieran soloalbumon, nome Blunderbuss. Lia dua studialbumo, nome Lazaretto, estis publikigita la 10an de Junio, 2014. Ambaŭ ricevis ampleksan komercan kaj kritikan aplaŭdon. Lia tria studialbumo, nome Boarding House Reach, estis publikigita la 23an de Marto, 2018.

Vivo redakti

White estas membro de la fondaĵo National Recording Preservation Foundation de la Kongresa Biblioteko. Lia registra firmao kaj studio Third Man Records publikigas vinilajn diskojn el lia propra verkaro same kiel el tiu de aliaj artistoj kaj de loklernejaj infanoj.[3] Lazaretto tenas la rekordon de plej vendoj de vinilo dum la unua semajno ekde 1991. White havas etendan kolekton de gitaroj kaj de aliaj instrumentoj kaj havas preferon por iamaj aĵoj kiuj ofte havas konektojn kun famaj blusartistoj.

Li kaj Meg White edziĝis en 1996, sed divorcis en 2000 antaŭ la pinto de la famo de la bando. Li poste edziĝis al la manekeno kaj kantistino Karen Elson el 2005 ĝis 2013; ili havas filon kaj filinon. Li nune loĝas en Naŝvilo (Tenesio).

Diskaro redakti

 
Jack White kaj Alison Mosshart lude kun Dead Weather en la Festivalo Glastonbury, 26a de Junio, 2009.

Soloaj studialbumoj redakti

  • Blunderbuss (2012)
  • Lazaretto (2014)
  • Boarding House Reach (2018)
  • Fear of the Dawn (2022)
  • Entering Heaven Alive (2022)

Kun White Stripes redakti

  • The White Stripes (1999)
  • De Stijl (2000)
  • White Blood Cells (2001)
  • Elephant (2003)
  • Get Behind Me Satan (2005)
  • Icky Thump (2007)

Kun Raconteurs redakti

  • Broken Boy Soldiers (2006)
  • Consolers of the Lonely (2008)

Kun Dead Weather redakti

  • Horehound (2009)
  • Sea of Cowards (2010)
  • Dodge and Burn (2015)

Notoj redakti

  1. Leahey, Andrew. Jack White Biography[rompita ligilo] ĉe AllMusic. Alirita la 21an de Julio 2018.
  2. Fricke, David (8a de Septembro 2005), "White on White", Rolling Stone (982): 66–72. Alirita la 21an de Julio 2018.
  3. WEINER, JONAH (5a de Junio, 2014), "Jack White." Rolling Stone. 1210:52–78