Jacob CATS [Jakop Kats] (Brouwershaven (Zelando) 1577 - 1660 en Hago) estis nederlanda poeto, juristo kaj politikisto. Cats ankaŭ estas konata kiel Patro Cats, pro siaj plejofte didaktikaj poemoj.

Jacob Cats
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1577
en Brouwershaven, Nederlando
Morto 12-an de septembro 1660
en Hago, Nederlando
Tombo Kloosterkerk vd
Religio Nederlanda Reformita Eklezio vd
Nacieco nederlanda
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco nederlanda
Edukado juro
Alma mater Lejdeno, Orleano
Subskribo Jacob Cats
Familio
Patro Adriaen Cornelisz. Cats vd
Patrino Leenken Jacob Janszdr. Breyde vd
Amkunulo Elisabeth van Valckenburgh
Infanoj Elisabeth Cats, Vrouwe van Carnisse • Anna Cats vd
Profesio
Okupo poeto, juristo, politikisto
Aktiva en MiddelburgDordrechtHago vd
Aktiva dum 1603 - 1660
Verkado
Ĝenroj poezio, didaktiko
Verkoj Alle de wercken van Jacob Cats ( 1655 )
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juna aĝo redakti

Cats perdis la patrinon kiam infano, kaj kun siaj tri gefratoj estis adoptita de onklo. Li estis sendita al lernejo en Zierikzee. Poste li studis juron en Lejdeno kaj Orleano. Returnite en Holando, li ekloĝis en Hago, kie li ekpraktikis kiel advokato. Lia pledado proparolante personon akuzitan pro sorĉistaĵo lin alportis multajn klientojn kaj certan reputacion. Proksimume tiutempe li havis seriozan amaferon, kiu estis ĉesigita precize la hieraŭan vesperon de la geedziĝo, pro terciana febro kiu rezistis al ĉiuj klopodoj resanigi lin dum du jaroj. Tial kaj por ŝanĝo de aero Cats iris Anglujon, kie li vane petis konsilon de la plej famaj fakuloj. Senespere li hejmeniris Zelandon, sed mistere estis sanigita per pulvoro de rondvojaĝanta kuracisto (certaj fontoj asertas ke tiu ĉi estis ĉarlatano).
La 29-an de majo 1605 Jacob Cats edziĝis en la Nova Preĝejo de Amsterdamo kun sufiĉe riĉa 26-jara damo, Elisabeth van Valckenburgh, kaj ekde tiam vivis en Grijpskerke (Veere, Zelando), kie li sin dediĉis al terkultivo kaj poezio. La patrino de Elisabeth loĝis en Antverpeno kaj estis parenca al riĉega familio Vogelaer.

La politikisto redakti

 
Emblemo de Monita Amoris Virginei (1622)

Jam ekde 1603 Cats iĝis Middelburgano, kaj havis laboreman praktikon, ĉefe rilate malkonsentoj pri la korsareco . En decembro de 1603 li estis, kune kun Simon van Beaumont, enoficigita advokaton de la urbo. Dum la Dek-dujara Militpaŭzo (1609-1621) la korsareco ĉesis, kaj la urbaj procesoj malpliiĝis. Tiel, je la fino de 1612, Cats disponis pri ĉiom da sia mono kaj da sia tempo por la digokonstruado en la inunditaj regionoj de Zelanda Flandrujo. Malgraŭ multo da malprospero kaj da procesoj li estis iĝanta bienulo post iom da jaroj.
De la 30-a de oktobro 1621 ĝis la 31-a de marto 1623 Cats estis Pensionano (ĉefa jura konsilisto) de Middelburg. Poste li estiĝis Pensionano de Dordrecht de 1623 ĝis 1636. En 1627 Cats misie vojaĝis Anglujon al Karlo la 1-a, kiu lin igis kavaliron.
La 3-an de julio 1636 Cats estis oficdonita Granda Pensionano (la plej grava ŝtatoficisto) de Holando. Al tio aldoniĝis, naŭ jarojn poste, la ofico de Granda Sigelogardisto. Ankaŭ de 1629 ĝis 1631 li jam dum mallonga tempo estis estinta Granda Pensionano. Tiun ĉi postenon Cats okupis dum dek kvin jaroj, sed sen lasi sian impreson sur ĝi. Li montriĝis kiel sufiĉe senkolora ŝtatisto. Je la fino de la Granda Kunsido la 27-an de septembro 1651 li rezignis siajn oficojn. En 1657 duan fojon li estis sendita Anglujon por misio, kiu montriĝis malsukcesa, al Oliver Cromwell.
Liaj "Munnikenhof" apud Grijpskerke, "Catshoeve" apud Groede (Zelanda Flandrujo), kaj antaŭ ĉio "Zorgvliet" apud Hago, ĉiuj elspiris lian inklinon al mastrumado kaj kampara vivo. Reteriĝite en siaj bienoj Cats pasigis siajn lastajn jarojn dediĉiĝante al la verkado de sia aŭtobiografio (publikigita la unuan fojon en Lejdeno en 1734) kaj de siaj versaĵoj. Jacob Cats forpasis en Zorgvliet, en la domo kiu nuntempe estas la "Cats-domo", la oficloĝejo de la premiero de Nederlando. Oni cerimoniege enterigis lin en la Haga Kloosterkerk (Monaĥejpreĝejo). En tiu ĉi preĝejo troviĝas memorigaĵo sur la loko kie estas estinta lia tombo.

La poeto redakti

Cats estis samaĝulo de Hooft, Vondel kaj aliaj renomaj holandaj aŭtoroj el la Ora Jarcento. Sed liaj opinioj oranĝistaj kaj kalvinistaj lin restigis fore de la liberala skolo de la amsterdamaj poetoj. Kontraue li estis amiko konfida de Constantijn Huygens, kies politikaj ideoj estis pli proksimaj al la siaj.

Kiel poeto Cats ĝuis grandan popularecon. Lia edzino profunde influis lian etikan sintenon. Ankaŭ longtempe post lia morto liaj tekstoj estis multe legataj de simplaj homoj kaj havas senescepte moralinstruan karakteron. Liaj verkoj estis penetritaj de kristanaj gvidiloj kaj valoroj. Multaj pentristoj de la 17-a jarcento inspiriĝis el la mesaĝoj de Cats. Ankaŭ en Germanujo tiutempe li estis tre ŝatata kaj jam dum lia vivo multaj barokaj poetoj tradukis liajn verkojn germanen.

Ankaŭ nuntempe oni ofte citas la rimaĵojn de Cats. Unu el ili jene tekstas : Kinderen zijn hinderen - Posteuloj estas malhelpuloj.

Estante, la vortotorenteco kaj la karaktero eksmodiĝita de liaj temoj kaj stilo lin igas verkiston malfacilan, pli konatan ol legatan. En la jaro 1829 honore al Cats oni starigis statuon en lia naskiĝloko.

Verkoj redakti

 
Emblemo de Monita Amoris Virginei (1622)
  • 1593 - Carmen in laudem doctissimi & eximij juvenis Iohannis Antonii Amstelrodamensis
  • 1595 - Ode epithalamia in nuptias nobilissimi iuvenis Galeni van-der-Laen ac generosae virginis Franciscae ab Hemstede
  • 1598 - Disputatio de actionibus, compilata quasi per Saturam ex. Tit. Inst. De Actionibus
  • 1618 - Proteus of Sinne- en minnebeelden (Proteus, aŭ alegorioj kaj ambildoj, libro de emblemoj)
  • 1620 - Self-stryt (Interna lukto)
  • 1622 - Monita Amoris VirgineiMaedchensplicht ofte Ampt der Jonck-Vrouwen in eerbaer liefden (Tasko de la fraŭlinoj en virta amo)
  • 1625 - Houwelick (en kiu la fama rakonto La hispana paganino)
  • 1627 - Proteus of Minne-beelden verandert in Sinnebeelden (Proteus aŭ ambildoj transformitaj al alegorioj)
  • 1632 - Spiegel van den ouden en nieuwen tyt (Spegulo de estinteco kaj de estanteco)
  • 1637 - Trouringh (Geedziĝa ringo)
  • 1655 - Alle de wercken van Jacob Cats (Ĉiuj verkoj de Jacob Cats, represitaj en 1658 kaj 1665)
  • 1655 - Koningklyke herderinne, Aspasia (Reĝa paŝtistino, Aspasia)
  • 1656 - Doodkiste voor den levendige (Ĉerko por la vivulo)
  • 1658 - Ouderdom, buytenleven en hofgedachten op Zorgvliet (Maljunaĝo, kampara vivo kaj pensoj en Sorghvliet (bieno, signifante "Fuĝo el la zorgoj"))
  • 1659 - Twee- en tachtig-jarig leeven (Okdek-Dujara vivo)
  • 1661 - Gedachten op slapelooze nachten (Pensoj en sendormaj noktoj)

Sentenco redakti

Dickwijls siet men dat de sotten
Met de wijse lieden spotten;
Maer wie sich nae wijsheyt stelt,
Laat de gecken ongequelt.

Ofte oni vidas stultulojn
kiuj mokridas saĝulojn;
Sed kiu saĝecon aspiras
de l' malsaĝuloj foriras.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti