Johann Jacob Maurer, esperante Johano Jakobo Maŭrer (naskiĝis la 15-an de januaro en Ŝafhaŭzo, kiel civitano de la Kantono Ŝafhaŭzo, mortis la 30/31-an de aŭgusto en Utreĥto), estis pentristo kaj grafikisto nederlanda svisdevena.

Jacob Maurer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1737 (1737-01-15)
en Ŝafhaŭzo
Morto 31-an de aŭgusto 1780 (1780-08-31) (43-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Maurer naskiĝis en Svislando kaj translokiĝis en 1753 al Nederlando per ŝipo. Li setlis en Amsterdamo kiel stukisto. Li registriĝis ĉe Urba Desegna Akademio kaj faris grandajn progresojn. Li fariĝis amiko de Cornelis Ploos van Amstel (kiu estas ĉe portreto de Jakobo Maurer[1]), kiu favoris lin, kaj fariĝis instruisto ĉe Akademio Desegna en Utreĥto; li loĝos tie ankaŭ. Ekde 1770 ĝis sia morto en 1780 li estis direktoro ĉe tiu akademio.

Laŭ tradicio nederlanda li kolorigis multajn pejzaĝojn, kiel oni povas vidi en Hotelo Waldorf-Astoria en Amsterdamo. La pentraĵoj, ofte portretoj, estas nomitaj en referencverkoj kiel ‘realismaj’[2]; lia stilo kolori estas ‘plata, tamen laŭdinda koloraĵo’ kaj la karaktero de la pentristo estas dirata kiel ‘afabla’.

Referencoj redakti