Jacob Praetorius la pli maljuna

Jacob Praetorius la pli maljuna (*ĉ 1520 en Magdeburgo; † 1586 en Hamburgo) estis germana orgenisto kaj komponisto.

Jacob Praetorius la pli maljuna
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1530 (1530-01-01)
en Magdeburgo
Morto 1-an de januaro 1586 (1586-01-01) (56-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Hieronimo (la 1-a) Praetorius
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Pri la vivo de Praetorius oni nur scias malmulte. Verŝajne li ricevis muzikan edukadon en sia hejmurbo de Martin Agricola. Ekde 1555 ĝis sia morto oni povas dokumenti, ke Praetorius deĵoris kiel orgenisto kaj eklezikomponisto ĉe du Hamburgaj preĝejoj.

Verkoj redakti

Praetorius publikis la muzikokolekton Opus musicum excellens et novum (1566), kiu enhavas 200 verkojn de germanaj kaj nederlandaj komponistoj. Nur unu el tiuj verkoj – Te deum laudamus a 4 – Praetorius mem komponis; nur la unua parto estas postlasita. Krome Praetorius publikis kolekton de ĥoraloj (1554).

Krome konserviĝis Veni in hortum meum a 4, kiun verkis aŭ li mem aŭ Jacob Praetorius la pli juna.