Jacob Zuma

Jacob Gedleyihlekisa ZUMA (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1942 en Inkandla) estas sudafrika politikisto. Ekde la 9-a de majo 2009 li estis la prezidanto de la Respubliko Sudafriko, ante rezignacio 14-an de februaro 2018. Antaŭe li de 1999 ĝis junio de 2005 estis vicprezidanto de la lando. Ekde la 18-a de decembro 2007 li estas partiestro de la Afrika Nacia Kongreso(ANK). Li apartenas al la etno de zuluoj.

Jacob Zuma
Persona informo
Naskonomo Jacob Gedleyihlekisa Zuma
Naskiĝo 12-an de aprilo 1942 (1942-04-12) (81-jaraĝa)
en Nkandla
Lingvoj anglazulua
Ŝtataneco Sud-AfrikoUnio de Sud-Afriko
Familio
Edz(in)o Nkosazana Dlamini-Zuma • Tobeka Madiba • Nompumelelo Ntuli Zuma • Kate Mantsho • Gertrude Sizakele Khumalo • Gloria Bongekile Ngema
Infanoj Thuthukile Zuma • Gugulethu Zuma-Ncube • Duduzane Zuma • Sinqumo Zuma • Mziwoxolo Edward Zuma • Mxolisi (Saady) Zuma • Duduzile Zuma-Sambudla
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Jacob Zuma plenkreskis en la regiono Kwazulu-Natal inter malriĉaj cirkonstancoj. Post frua morto de la patro, la familio ne havis monon por lernejvizito de Jacob, kiu faris tiam provizorajn laborojn por sin vivteni. En la aĝo de 17 aliĝis li al ANC (1959). Post ties malpermeso en 1960, li restis aktiva pri organizado kaj en 1962 aniĝis en Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la nacio"). Li estis jam en 1963 arestita kun 45 aliaj samideanojn kaj oni punis lin je 10-jara prizono, kiun li pasigis sur la insulo Robben. Post liberiĝo, li revenis al Natal kaj restis aktiva tie en la kaŝita anti-apartiga movado. En 1975 li forlasis la landon kaj partoprenis en la organizaĵo de la ekzilmovado en Svazilando kaj Mozambiko. En 1977 li iĝis ano de Ekzekutiva Komitato de ANC kaj en 1984 ĉefreprezentanto de ANC en Mozambiko. En 1987 li devis forlasi Mozambikon kaj veturis al Lusako (Zambio), kie troviĝis la ĉefejo de ANC. En 1990 li partoprenis en la organizado de oficialaj traktadoj inter la sudafrika registaro kaj ANC. Samjare iĝis li ĉefo de ANC en Natal kaj sekvajare en la unua Partia Kongreso (post denova permeso) ĝenerala vicsekretaro de ANC. Post la elektoj en 1994, iĝis li ano de provinca registaro en Kwazulu-Natal. En 1997, oni elektis lin al vicprezidanto de ANC kaj en 1999 vicprezidento.

La 2-an de junio, la financa konsilisto de Zuma (nome Schabir Shaik) estis juĝita je 15-jara prizono. La proceso kaŭzis demision de Zuma la 14-an de junio.

En decembro de 2005, amikino de la Zuma-a familio akuzis lin je seksa perforto, kiam ŝi tie pasigis nokton komence de novembro. Post jura proceso tre atentata de la naciaj amaskomunikiloj, li estis juĝata nekulpa.

En septembro 2021, la Suda Afrika Konstitucia Tribunalo mordeme malakceptis la peticion de eksa prezidanto Jacob Zuma por inversigi sian verdikton kondamnante lin al 15 monatoj da malliberejo pro justeco-malestimo.

Antaŭe:Prezidanto de SudafrikoPoste:
Kgalema Motlanthe2009- 2018Cyril Ramaphosa