Jacques-Laurent Agasse

Jacques-Laurent Agasse (24-a de aprilo de 1767 - 27a de decembro de 1849) estis pentristo de animaloj kaj pejzaĝoj.

Jacques-Laurent Agasse
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1767 (1767-04-24)
en Ĝenevo
Morto 27-an de decembro 1849 (1849-12-27) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Playground
vdr
Pentraĵo de Agasse
La Nubia Ĝirafo, de Jacques-Laurent Agasse (ĉ.1827), spegulas unu el la tri ĝirafoj senditaj al Eŭropo de Mehmet Ali Paŝa. Tiu ĉi estis ricevita de George la 4-a de Britiio en Londono.

Li naskiĝis en Ĝenevo, kaj ricevis sian unuan edukadon en la publika artlernejo de tiu urbo. Ankoraŭ sub siaj 20aj jaroj li iris al Parizo, por en veterinarilernejo, lerni pri la anatomio de ĉevaloj kaj aliaj animaloj. Ŝajne li poste revenis al Svisujo. Tübinger Morgenblatt (1808, p. 876) rakontis, ke "Agasse, la celebrita pentristo de animaloj, nune en Anglujo, ŝuldas sian fortunon al hazardo. Antaŭ ok jaroj, kiam li estis en Svisujo, riĉa anglo petis al li pentri lian preferan hundon kiu mortis. Al la anglo tiom plaĉis lapentraĵo ke li kunportis la pentriston al Anglujo kun li."

Nagler asertas, ke li estis unu el la plej famaj animalpentristoj fine de la 18a jarcento kaj komence de la 19a jarcento. En la Neue Miscellaneen de Meusel (viii. 1052 et seq.), oni faris komparon inter Agasse kaj Wouvermans, ĉiam favore la unuan. En tiu partia artikolo oni diras multe pri lia sindevontigo al arto, pri lia mirinda kono de la anatomio, pri lia speciala emo por la anglaj kurĉevaloj, kaj pri lia lerteco pentri ilin. Li aperis en la katalogoj de la Akademio en 1801 kiel ekspozicianto de la 'Portreto de Ĉevalo', kaj pluekspoziciis pli malpli ĝis 1845 (kontraŭdirante la aserton de Nagler ke li mortis "ĉirkaŭ" 1806).

En la katalogoj lia nomo aperas kiel J.L. Agasse aŭ Agassé. Nombroj de fojoj Agassé ŝanĝis sian adreson, kio konfirmas la aserton de Redgrave, ke "li vivis malriĉe kaj mortis malriĉe". Tiu verkisto asertis ankaŭ, ke Agasse laboris ne pro vivteni sin sed pro devigo de sia genio.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Nagler, Allgemeines Künstler-Lexicon, 1872.
  • Füssli, Neue Zusätze zu dem allgemeinen Künstler-Lexicon
  • Tübinger Morgenblatt, 1808, p. 876
  • Meusel, Neue Miscellaneen, viii. 1052
  • Fiorillo, Geschichte der Mahlerey, v. 841, pri Agasse kaj Charles Ansell kiel plej gravaj britaj animalpentristoj.
  • Redgrave's Dictionary.