Jacques Eugène Duclaux

Jacques Eugène DUCLAUX (14-an de majo 1877 - 13-an de julio 1978) estas franca fizikisto, biologo kaj kemiisto, profesoro en Kolegio de Francio, membro de la franca Akademio de sciencoj.

Jacques Duclaux estas filo de Émile Duclaux (1840-1904), fizikisto, biologo kaj kemiisto, direktoro de la Instituto Pasteur, fondinto-membro kaj vic-prezidanto de la Franca Ligo por la rajtoj de la homo kaj de la civitano.

Jacques Duclaux estis profesoro de ĝenerala biologio en Kolegio de Francio de 1931 ĝis 1948. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de sciencoj, en la sekcio de liberaj akademianoj, en 1939, poste en la sekcio de kemiaj sciencoj en 1976. Li estas fondinto de la Societo de kemio-fiziko.

Li edziĝis kun Berthe Germaine Appell, filino de la matematikisto Paul Appell kaj bofratino de la matematikisto Émile Borel.

Ĉefaj verkoj redakti

  • "La Chimie de la matière vivante" (La kemio de la vivanta materio) , Félix Alcan, 1910
  • "Les Colloïdes" (La Koloidoj), Gauthier-Villars, 1920
  • "Leçons de chimie physique appliquée à la biologie professées au Collège de France" (Leciono de aplikata kemio-fiziko al biologio instruataj en Kolegio de Francio), de J. Duclaŭ, Hermann & Cie, Paris, 1934-1937
  • "L'Homme devant l'univers" (La Homo antaŭ la universo), Flammarion, 1949
  • "Chimie populaire à l'usage des curieux"(Popola kemio por uzado fare de scivolemuloj), Gauthier Villars, Paris, 1952
  • "La Science de l'Incertitude" (le scienco de necerteco), Flammarion, Paris, 1959
  • "Du chaos à l'homme" (De la ĥaoso al la homo), Albin Michel, Paris, 1969

Fontoj redakti