Jacques LEMERCIER (naskiĝinta ĉirkaŭ 1585; mortinta en 1654) estis arkitekto de la franca renesanco.

Jacques Lemercier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1585 (1585-01-01)
en Pontoise
Morto 13-an de januaro 1654 (1654-01-13) (69-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Nicolas Le Mercier
Okupo
Okupo arkitekto • grafikartisto • urbanizistoskulptisto
Verkoj Chapelle Sainte-Ursule de la Sorbonne
Pavillon de l'Horloge
vdr

Li konstruis multajn preĝejojn por la Jezuitoj. Li konstruis la loĝejon de Kardinalo Richelieu en Parizo (poste la Reĝa Palaco — france Palais Royal), kaj la tutan urbeton Richelieu en la departemento Indre-et-Loire. Ludoviko la 13-a dungis lin por ekplani la pligrandigon de la ĉasloĝejo ĉe Versajlo, sed tiun projekton fakte realigis aliaj arkitektoj (precipe Louis Le Vau kaj Jules Hardouin-Mansart) sub la glora posta reĝo Ludoviko la 14-a.