Jacques Loussier (* 26-an de oktobro 1934 en Angers -- 5-a de marto 2019) estis franca pianisto kaj aranĝisto.

Jacques Loussier
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1934 (1934-10-26)
en Angers
Morto 5-an de marto 2019 (2019-03-05) (84-jaraĝa)
en Blois
Tombo Cour-sur-Loire
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Familio
Infano Jean-Baptiste Loussier
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto • filmkomponisto
TTT
Retejo http://loussier.com
vdr
Jacques Loussier, 2008

Vivo redakti

Jam en la aĝo de dek jaroj li sekvis pianolecionojn. Sian unuan pecoj de Bach, preludo el Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach, li ludis je la ĉagreno de sia familio kvardek-, kvindekfoje sinsekve. „Kaj tiam ĝi okazis; mi elprovis etajn ŝanĝojn, ĉirkaŭludis la temon.“ Ĉi tiun proprecon same kiel la ŝatego de Bach Jacques Loussier ankaŭ daŭrigis, kiam li forlasis sian nakiĝurbon Angers, por studi je la pariza konservatorio ĉe la fama Yves Nat.

Post la konservatorio li vojaĝis kun rumanaj ciganoj en Kubo sub diktatoro Batista, militservis en Alĝerio, je kio li krome prezentiĝis en la alĝeria radio, kaj verkis por televido, filmoj, kanzonoj kaj aliaj.

Li famiĝis per siaj ĵazigitaj interpretadoj de multaj verkoj de Johann Sebastian Bach. Ĉi tiun kombinaĵon ekideis Loussier 1959 dum sia studo, kiam li inter siaj kunstudentoj jam ĝuis vastan famon, sekve de kio li fondis la ensemblon Play Bach Trio, kun kiu li prezentis kaj surdiskigis ĉi tiujn modernajn komponaĵojn. Al la ensembleo instrumentita kiel pianotrio en ĵazo, apartenis kontrabasisto Pierre Michelot kaj frapinstrumentisto Christian Garros. La kvar Decca-diskaroj vendiĝis nur ĝis 1999 ses milionojn fojojn.

En 1978 Loussier malfondis la trion pro tro alta vojaĝostreĉo („mi estas laca je vojaĝado“) kaj la volo sindediĉi al propraj komponaĵoj kaj la vinkultivado. Li retiriĝis en sian Chateau Miraval en Provenco. Mallonge poste Loussier instalis propran sonregistrejon, kie li verkis por akustikaj kaj elektraj instrumentoj. En ĉi tiu tempo ekestis i.a. la "Baroka meso de la 21-a jarcento" nome Lumières. Li kunlaboris ankaŭ kun muzikistoj kiel Pink Floyd, Elton John, Sting, Muse, Sade, Steve Winwood kaj Yes.

En 1985, tricent jarojn post la naskiĝo de Bach, li denove fondis „Play Bach Trio“ kun du kunuloj spertaj pri ĵazo. Liaj akompanantoj en ĉi tiu dua „Play Bach Trio“ estis komence Vincent Charbonnier (baso) kaj André Arpino (frapinstrumentaro). Kiam Charbonnier en 1997 suferis apopleksion, ĵazbasisto Benoît Dunoyer de Segonzac anstataŭis lin. En pli nova tempo Loussier registris interpretaĵojn de komponaĵoj de Erik Satie, Claude Debussy, Maurice Ravel, Antonio Vivaldi kaj aliaj.

La 28-an de julio 2004 la trio ludis kadre de MDR-Musiksommer (muziksomero) koncerton kun selektaj pecoj de Bach, Debussy ktp. en la Thomas-preĝejo je Lepsiko.

Honorigoj redakti

En 2010 Jacques Loussier ricevis pro sia vivoverko la germanan premion German Jazz Trophy.

Ceteraĵoj redakti

Glenn Gould, fama interpretisto de Bach-komponaĵo, onidire diris pri Loussier: „Play Bach is a good way to play Bach” (Play Bach estas bona metodo por ludi Bach-on).

Diskaro redakti

  • 1959: Play Bach No 1/Play Bach No 2/Play Bach No 3
  • 1962: Jacques Loussier joue Kurt Weill
  • 1963: Play Bach No 4
  • 1964: Play Bach No 5
  • 1965: Play Bach aux Champs Elysees
  • 1972: Dark of the Sun
  • 1974: Jacques Loussier at the Royal Festival Hall/Jacques Loussier et le Royal Philharmonic Orchestra
  • 1979: Pulsion/Pulsion sous la Mer
  • 1982: Pagan Moon
  • 1985: The Best of Play Bach
  • 1986: Bach to the Future (Start Records 1986 / Teldec 1987); Reflections of Bach (Start Records 1986 / Teldec 1987)
  • 1987: Jacques Loussier Live in Japan/Bach to Bach
  • 1987: Lumières - Messe baroque du 21e siècle
  • 1988: Brandenburg Concertos
  • 1990: Lumieres
  • 1993: Play Bach 93 Volume 1/Play Bach 93 Volume 2
  • 1994: Play Bach aujourd'hui
  • 1995: Jacques Loussier plays Bach
  • 1997: Jacques Loussier plays Vivaldi
  • 1999: Ravel's Boléro/The very best of Jacques Loussier Air on a 'G' string
  • 2000: Bach Book Anniversary/Bach's Goldberg Variations/Plays Debussy
  • 2001: Baroque Favourites
  • 2004: Impressions of Chopin's Nocturnes

Jacques Loussier Trio redakti

  • 1973: Jacques Loussier Trio „6 Master Pieces“
  • 1996: Jacques Loussier Trio Plays Bach
  • 1998: Jacques Loussier Trio Satie
  • 2002: Jacques Loussier Trio Handel
  • 2003: Jacques Loussier Trio Beethoven
  • 2005: Jacques Loussier Trio Mozart Piano Concertos 20–23
  • 2006: Jacques Loussier Trio The Brandenburgs

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Jacques Loussier » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3400260 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)