Jacques Tuinder

nederlanda esperantisto

Jacques TUINDER (laŭ plena nomo Jacobus Antonius TUINDER) naskiĝis la 10-an de januaro 1933 en Hago, Nederlando kaj estas iama prezidanto de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Li mortis la 18-an de junio 2011 en Heemskerk, Nederlando[1].

Jacques Tuinder
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1933 (1933-01-10)
en Hago
Morto 18-an de junio 2011 (2011-06-18) (78-jaraĝa)
en Heemskerk
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1951
vdr

Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1951 kaj redaktis de 1959 ĝis 1960 la gazeton Birdo de la junulargrupo de IKUE. De 1966 ĝis 1971 li estis prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Li ĉiam fervore engaĝiĝis por ekumenismo kaj entuziasme organizis (kune kun Stefan Maul, la tiama redaktoro de Espero Katolika, kaj Adolf Burkhardt, la tiama prezidanto de KELI), la unuan Ekumenan Esperanto-Kongreson en 1968 en Limburg (Germanio). Kiel progresema katoliko, kiu ĉiam sentis sin unuavice kristano kaj ne ano de iu specifa konfesio, li pretis transpreni la prezidantecon de la ĉefe protestanta asocio Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) de 2000 ĝis 2004.

Bonfaraj agadoj kaj tutmonda helpo al malriĉaj malbonvidantoj redakti

Laŭ profesio, li estis sociala helpisto. Li multe okupiĝis pri bonfaraj agadoj kaj klopodis ligi tian agadon kun Esperanto kiel iniciatinto de projekto kontraŭ nenecesa vidhandikapo. Ĉi tiu projekto komenciĝis en 1966 sub la nomo Agado E3 - Esperantistoj esperigas Esperantojn, kaj li daŭrigis ĝin sub la nomo E-vid-ente ĝis sia morto, post kiam la fondumo 'Stichting Zienderogen' transprenis la agadon. Ekzistas ankaŭ fratina asocio de Stichting Zienderogen en Ukrajnio kun la nomo Evidente Ukraina[2].

La blindula asocio LIBE elektis lin honora membro,

Premioj redakti

Esperanto Nederland aljuĝis al li la premion Verloren van Themaat kaj la nederlanda reĝino kavalerigis lin en la Ordeno de Oranje Nassau.

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Retpaĝo pri Jacques Tuinder kaj ''E-vid-ente" Arkivigite je 2006-06-15 per la retarkivo Wayback Machine

(nl) Stichting Zienderogen

Referencoj redakti

  1. (nl) Jacques Tuinder (78) overleden (Jacques Tuinder mortis je la aĝo de 78 jaroj), Dichtbij.nl, le 22 juin 2011
  2. (nl) Nieuwsbrief maart 2019.