Jado estas malmola kaj polurebla mineralo. Temas pri minerala silikato el alumino (jadeito) aŭ kalko (nefrito). Ĝia koloro estas verda aŭ verdeta. Pura jado estas blanka.

blanka, flava kaj verda jado
Malperfektigita jado

Ĝi estas uzata en juvelarto, kaj sia uzado estas plej konata en la arto de la kulturoj de Orienta Azio. Jado estas ankaǔ tre grava en Mezamerika kulturoj kaj en la Maoria kulturo.

En kulturo redakti

En medio de ĉinaj disidentoj la vorto "Fei Cui" (ĉine 翡翠, do jado) estas ofte uzata kiel eŭfemismo por ĉina prezidanto Xi Jinping, ebliganta eviti la ĉinan cenzuron. La vortoludo estis bazita sur traktado de hieroglifoj, formantaj la familinomon de Xi Jinping, pro kio ĉinaj disidentoj interpretas la vorton "Fei Cui" kiel "neante Xi" kaj "Xi mortas". En 2020 ili uzis la kradvorton "Qi Cui" (ĉine 祈翠), kiu laŭvorte tradukeblas kiel "preĝu por jado", post kio laŭ iliaj raportoj la vorto "Cui" estis cenzorata en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj kaj retludoj[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti