Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Dunajská Streda. Pri monto apud Košice temas artikolo Jahodná (monto).

Jahodná (hungare Pozsonyeperjes) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia slovaka nomo estis Eperješ.

Jahodná
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 930 21
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 654  (2021) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 17° 42′ O (mapo)48.0517.702777777778Koordinatoj: 48° 3′ N, 17° 42′ O (mapo) [+]
Alto 114 m [+]
Areo 15,69 km² (1 569 ha) [+]
Jahodná (Slovakio)
Jahodná (Slovakio)
DEC
Jahodná
Jahodná
Situo de Jahodná

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jahodná [+]
vdr
Preĝejo de Jahodna

Ne miskomprenu kun monto Jahodná ĉe Košice!

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ traira flankovojo kun ponto. Dunajská Streda troviĝas 9 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1552. Incendio okazis en 1877, krome okazis ankaŭ inundoj. La loĝantoj estis famaj fiŝkaptistoj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1064 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 ponto konstruiĝis, kiu detruiĝis en 1945, en 1992 ĝi rekonstruiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1374 da homoj, (1292 hungaroj, 64 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti