Jai Jagat 2020 estas internacia kampanjo kaj protestmarŝo por batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo kaj por socia justeco kaj paco, iniciatita de Rajagopal P. V. kaj Jill Carr-Harris. La ĉefa agado estas marŝo de Raj Gat, Nov-Delhio, al la sidejo de UN en Ĝenevo, Svislando. Inter la 25-a de septembro kaj la 2-a de oktobro 2020 tie okazu "Popola Parlamento" kun 5000 homoj el pli ol 30 nacioj[1]. La marŝo, financita per donacoj, estis iniciatita de la barata socia movado Ekta Parishad, kiu apelacias al Gandhi kaj estis fondita de la barata aktivisto Rajagopal P.V.[2]

Jai Jagat 2020 transiranta la riveron Chambel, Madhya Pradesh, Barato.

Historio redakti

Ĝi komencis la 2-an de oktobro, 2019, je la 150-a datreveno de Mahatma Gandhi. Ĉirkaŭ 50 homoj de almenaŭ 10 landoj estas piedirantaj 10 000 kilometrojn dum tuta jaro.

Celo redakti

La marŝo transiros 10 landojn: nome Barato, Irano, Armenio, Kartvelio, Bulgario, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio kaj Svislando.[3] Krome, malgranda delegacio estas iranta al Pakistano[4]. La celo estis atingi la sidejon de UN en Ĝenevo la 2-an de oktobro 2020[5], sed pro la kronvirusa pandemio, respondeculoj de Jai Jagat decidis ne daŭrigi la marŝon[6]. Tial ĝi devis halti en Erevano, Armenio, en marto 2020[7].

La celoj baziĝas sur la 17 celoj por daŭripova evoluigo de la Unuiĝintaj Nacioj, precipe la celo pri elimino de malriĉeco, redukto de diskriminacio, batalo kontraŭ klimata ŝanĝo kaj neperfota solvado de konfliktoj.

Galerio redakti

Kelkaj bildoj de Jai Jagat en Barato

Vidu ankaŭ redakti

Ekta Pariŝad

Mahatma Gandhi

Referencoj redakti

  1. (en) Retejo de Jai Jagat 2020 Arkivigite je 2019-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (en) Kampanjo Arkivigite je 2020-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, retejo de Jai Jagat
  3. Iranian Students News Agency
  4. The News International
  5. (en) Luciano Cricchio, Emilio. "Jai Jagat March for Peace and Justice Arrives in Armenia[rompita ligilo]", Civilnet.
  6. (de) Der Friendensmarsch von Indien nach Genf ist vorerst in Armenien gestoppt, Centre for Socio-Cultural Interaction (CESCI), la 19-an de marto 2020,
  7. (eo) Mireille Grosjean, Tutmonda Tago de la Paco, Universala Esperanto-Asocio, Festivala Kuriero, n-ro 19, paĝo 2.

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Jai Jagat 2020 oficiala retejo

(Esperanto) Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)