Jakŝagana [jakŝagaana; kannade: ಯಕ್ಷಗಾನ] estas tradicia teatra formo, kiu estas kombino de danco, muziko, dialogo, kaj kostumo. Ĝi estas indiĝena artformo de la gubernio Karnataka en suda Barato. Jakŝagana laŭvorte signifas ‘la kanton (gaana) de naturaj spiritoj (jakŝa)’. La nomo Jakŝagana estas uzita jam de 200 jaroj. La artformo estas ankaŭ konata per jenaj aliaj nomoj – kelike, aata, bajalaata, kaj dasavataara. Ĝi evoluĝis el la muziko kaj teatro dum la periodo de movado Bhakti. Jakŝagana estas aparta ĝenro de muziko. Ĝi evoluiĝis sendepende de la du ĉefaj tradicioj de la klasika muziko en Barato – la karnatika kaj la hindustana tradicioj. Ĉiu aro de Jakŝagana-artistoj konsistas el: (i) Himmela (la muzikistoj) kaj (ii) Mummele (la grupo kiu dancas kaj deklamas la dialogojn). La temoj de la teatraĵoj estas plejparte el la hindua mitologio.

Jakŝagana rolulo
Jakŝagana rolulo kun sia krono.

Muzikiloj redakti

 

  • Maddale kaj ĉande — frapinstrumento por la ritma akompano
  • Taala — la etaj sonoriloj faritaj el kvinmetala alojo

Kostumoj kaj ornamaĵoj redakti

La kostumoj estas plene de riĉaj koloroj. La koloroj dependas de la roluloj kaj ankaŭ la formo de Jakŝagana. La kostumoj estas faritaj el ligno, speguletoj kaj kolorŝtonoj. Tipa jakŝagana kostumo konsistas el granda krono aŭ turbano (kiritapagade), kavaĉa kiu kovras la bruston, buĝa kiirti kiuj ornamas la ŝultrojn, kaj daabu — rimeno. La speguletoj reflektas la lumon kaj pli kolorigas la tutan kostumon. La ĉemizo nomiĝas aramante kaj la pantalono estas farita el tuko kun unika kombino de ruĝa, flava kaj oranĝa kvadratoj. La aktoroj bezonas preskaŭ tri aŭ kvar horojn por ŝminki siajn vizaĝojn. Tradicie, en Jakŝagana, viroj mem faris inajn rolojn. Sekve, ero de Jakŝagana estas la strii veŝa (virina formo), en kiu viro vestas sin per sario kaj multaj inaj ornamaĵoj.