Jakovlev Jak-12

(Alidirektita el Jak-12)

Jakovlev Jak-12 (NATO raportnomo: Creek) estis sovetia plurcela aviadilo, evoluigita ekde 1944 por anstataŭigi la aviadilon Po-2 de Nikolaj Polikarpov. Ĝi servis en diversaj taskoj de la medicina helpo ĝis la agrikultura laboro. Ĝi estis produktita ankaŭ en Pollando laŭ licenco.

Evoluigo redakti

 
Jak-12M en Muzeo de la Pola Aviado en Krakovo
 

Aleksander Jakovlev direktis sin en la konstruado post Jak-10, dusideja konekta aviadilo. La plej gravaj ŝanĝiĝoj kompare al la antaŭulo estis nova porta surfaco kun ŝanĝiĝinta profila diko, trakonstruita gvidilo kaj grandsurface vitrizita kabino. Jak-12 havis krom tiuj ankoraŭ unu mizersidejon same multfunkcian alteriĝan ekipaĵon, kiun oni povis tramunti al skia aŭ hidroplana versio. La motoro estis aer-malvarmigita M-11FR piŝta motoro kun stelforme aranĝitaj cilindroj.
La unuaj provflugoj okazis en 1946/47 kaj ekde 1949 la seria produktado ĝis 1960. Komence de la 1950-aj jaroj, Jak-12 ricevis povumkapablan motoron Ivĉenko AI-14R, tiu tipo estis uzata ĝis fino de la produktado.

Versioj redakti

  • Jak-12

milita uzo

  • Jak-12G

hidroplana versio

  • Jak-12SĤ

agrikultura versio

  • Jak-12S

sanitara versio

  • Jak-12R

produktata ekde 1951/52, pli granda porta surfaco

  • Jak-12M kvarsideja versio de Jak-12R, tute el metalo, produktita ekde 1955
  • Jak-12A civila versio
  • Jak-12P

Teknikaj datenoj redakti

Mezuro Jak-12M Jak-12A
Enverguro 12,60 m
Longo 9,00 m
Alto 3,10 m 2,44 m
Flugila surfaco 23,90 m² 22,66 m²
Starta maso 1.435 kg 1.588 kg
Motoro unu Ivĉenko AI-14R
Starta povumo 190 kW
Maksimuma rapido 220 km/h 230 km/h
Altiĝa maksimumo 4.600 m 4.550 m
Atingopovo 760 km 1.070 km