Jakovlev Jak-3

(Alidirektita el Jak-3)

La Jakovlev Jak-3 (ruse Як-3) estis nomo de unusideja soveta ĉasaviadilo el la Dua Mondmilito. Ĝi estis tutmetala aviadilo, planita inter 1941-44 kaj ekproduktita serie en 1944. La unua provflugo okazis en 1943. La produktado finiĝis en 1946.

Jakovlev Jak-3

Ĝi aperis fine de 1944 kiel Jak-3A, kun motoro VK-107A. Ĝi atingis la rapidon de 720 km/h ĉe 2984 kg-a starta maso.

Oni produktis el tiu 4848 aviojn dum la Dua Mondmilito. Kune kun Lavoĉkin La-7, Jak-3 estis ĉefa ĉasaviadilo de Sovetia aerarmeo inter 1944 kaj 1945.

Teknikaj datenoj redakti

Grando Datenoj
Konstrujaro 1943-1946
Enverguro    9,20 m
Longo    8,46 m
Alto    2,38 m
flugila surfaco    14,85 m²
Malplena maso    2.105 kg
Starta maso    2.660 kg
Maksimuma rapido    grundoproksimo 570 km/h
en alto de 4.000 m 651 km/h
Altiĝa tempo je alto de 5.000 m     4,1 min.
Atingopovo    710 km
Altiĝa pinto    11.800 m
Armiloj    unu 20-mm-a MK ŜVAK
unu 23-mm-a MK MP-23VV, du 12,7-mm-aj MP
Motoro    unu Klimov-a VK-105PF-Z
Povumo starta povumo 912 kW