Jakovlev Jak-4

(Alidirektita el Jak-4)

La sovetunia Jakovlev Jak-4 (ankaŭ: BB-22) estis malpeza bomb- kaj skoltaviadilo de la dua mondmilito. La Jak-4 estis dusideja subflugila aviadilo el ligno-metala miksaĵa konstruo. Ĝi povis kunporti kvar bombojn (ĝis po 50 kg) kaj pluajn sub la flugiloj.

Jak-4

Aleksander Jakovlev evoluigis tiun tipon fine de la 1930-aj jaroj kiel pli rapida fotad-skoltilo ol AIR-22. La unua flugo okazis la 22-an de februaro en 1939. Post la flugprovoj, oni decidis trakonstrui la tipon al malpeza bombaviadilo. Tiuj traonstruoj finiĝis la 31-an de decembro kaj la aviadilo ricevis du maŝinpafilojn kaj unu bombĵetilon.

La originala nomo estis BB-22 (Ближний бомбардировщик) estis uzata ĝis fino de 1940 kaj validas ankaŭ por Jak-2 kaj ankaŭ por Jak-4.

La aviadiloj Jak-4 suferis grandajn perdojn dum komenco de la milito, oni uzis ilin poste nur por skoltado. Sukcesa tipo pro lacelita tasko estis la Petljakov Pe-2.

Teknikaj datenoj redakti

 
Jak-4
Karakterizaĵo Datenoj
Konstruisto Aleksander Jakovlev
Konstrujaro(j) 1939-1941
Longo 10,18 m
Enverguro 14,00 m
Alto 3,10 m
Flugila surfaco 29,40 m²
Motoro(j) du likvomalvarmigitaj 12-cilindraj seriaj motoroj, tipo Klimov M-105R
Povumo je 809 kW
Maks. rapideco 399 km/h en grundoproksimo
533 km/h en alto de 5.050 m
Atingovpovo maks. 740 km
Serva flugalto 9.700 m
Malplena maso 4.000 kg
Starta maso maks. 6.115 kg
Skipo 2
Armiloj unu rigida 7,62-mm-MGŜKAS
unu movebla 7,62-mm-MG ŜKAS pafante malantaŭaen
400 ĝis maks. 800 kg bomboj interne kaj ekstere