La Jakob-senecio, Jakob-trudherbo, aŭ Jakoba senecio (Senecio jacobaea) estas specio kiu apartenas al genro senecio en la familio de la asteracoj (Asteraceae).

Jacobaea vulgaris

Proprecoj redakti

La Jakob-trudherbo estas plurjara, dujara planto, t. e. ĝi havas en la unua jaro nur foliojn, la infloresko aperas en la dua jaro.

La planto kreskas de 30 ĝis 100 cm, havas flavajn infloreskojn kun diametro de 15 ĝis 25 mm.

Kreskejo redakti

Tiu palearktisa specio kreskas en nearbaraj areoj, ne havas specifan bezonon je grundo. Ĝi estas indiĝena en moderaj zonoj de Eŭropo kaj okcidenta Azio sed estis kunportita al Argentinio, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj okcidenta Usono.

Ceteraĵoj redakti

La planto estas venena, la paŝtantaj bestoj evitas ĝin.

Ĝi iomete similas al Ordinara tanaceto.

En Aŭstralio, oni volis ekstermi la plantojn per natria klorato (komence de la 1930, ĉar la planto superis aliajn plantojn kaj la bestoj ekpaŝtis ĝin, kaŭzante ties malsaniĝojn), sed tiu kaŭzis brulvundiĝon, ĉar la natria klorato adheriĝis sur vestoj de la bienistoj kaj estis ekstreme bruldanĝera. Fine de la 1930-aj jaroj, oni malpermesis en Aŭstralio uzon de la natria klorato tiucele.