Jakob Philipp Fallmerayer

aŭstra historiisto

Jakob Philipp FALLMERAYER (naskiĝinta en Pairdorf apud Brixen la 10-an de decembro 1790, mortinta la 26-an de aprilo 1861 en Munkeno) estis aŭstra filologo kaj historiisto. Li estis implicite kritikisto de filhelenismo.

Jakob Philipp Fallmerayer
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1790 (1790-12-10)
en Brixen
Morto 26-an de aprilo 1861 (1861-04-26) (70-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo esploristo • historiisto • universitata instruisto • ĵurnalistopolitikisto • klasika filologo
vdr
Jakob Philipp Fallmerayer

Vivo redakti

Estante filo de taglaboristo li frekventis la katedralan lernejon de Brixen kaj studis ekde 1809 en Salzburg teologion, historion kaj ŝemidajn lingvojn. Poste li studis en Landshut jursciencojn sed baldaŭ dediĉis sin tute al la studo de klasika filologio kaj lingvistiko. En somerio 1813 li iĝis leŭtenanto en bavara infanteribataliono kaj batalis apud Hanau. Tamen li daŭrigis, kiam li estis en 1815 soldate en Lindau, la fruajn studojn. En 1818 li forlasis la soldataron kaj fariĝis gimnazia instruisto kaj en 1826 li iris al la nova liceo de Landshut.

Inter 1831 kaj 1834 li vojaĝis kun la rusia generalo Aleksandr Osterman-Tolstoj al Egiptio, Nubio, Palestino, Sirio, la Sporadoj, la Cikladoj kaj Centra Grekujo. Longan tempon li restis en Konstantinopolo. Kvankam li nomumitis orda membro de la historia klaso de Bavaria Akademio de Sciencoj li ne rajtis havi altlernejan karieron. Li foriris en 1836 el Munkeno vojaĝante al Suda Franclando kaj Italujo. Poste li estis kvaron da jaroj en Ĝenevo. En 1840 li entreprenis duan vojaĝon al Oriento. Tra Danubo li atingis la Nigran Maron, troviĝis en Trazbon kaj Konstantinopolo, vizitis Athos kaj vidis Makedonion, Tesalion kaj aliajn regionojn de Grekujo. La frukto de tiu ĉi itinero estis la sprita verko »Fragmente aus dem Orient« (Stuttgart 1845), kie li, kiael jam ĉe »Geschichte der Halbinsel Morea im Mittelalter« (Stuttgart 1830–36) kaj ĉe »Abhandlung über die Entstehung der Neugriechen« (Stuttgart 1835) pridubis parencecon inter la modernaj (slavigitaj) grekoj kaj la antikvaj helenoj.

Okaze de tria vojaĝo, kiu kondukis en 1847 tra Bursa al Palestino, Sirio kaj Malgranda Azio, li finfine ĝojis en marto 1848 pri vokiĝo je profesoreco pri historio Munkenon. Tie li estu anstataŭonto de Joseph Görres. Elektite deputito de la munkenanoj por la Nacia Asembleo de Frankfurto li ree perdis la universitatajn karierŝancojn en 1849 ĉar li partoprenis la t.n. Stutgartajn decidojn. Kiel politika fuĝulo li vivis en Appenzell kaj San-Gallo. Post rehabilitiĝo li vivis ekde aprilo 1850 en plena retiriĝo en Munkeno.

Krom artikoloj ekz. en la gazeto »Allgemeine Zeitung« kaj kelkaj etaj topografiaĵoj, ekz. pri Golgoto kaj la Sankta tombo (Munkeno 1852), la Morta Maro (Munkeno 1853), li verkis ankoraŭ: »Geschichte des Kaisertums Trapezunt« (Munkeno 1827); »Originalfragmente, Chroniken etc. zur Geschichte des Kaisertums Trapezunt« (Munkeno 1843–44.) u. »Das albanesische Element in Grieĉenland« (Munkeno 1857–60). Lian kompletan verkaron eldonis ekde 1861 en Leipzig s-ro Thoma.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 300 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti